Jaroslav Kvapil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav Kvapil
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1868 (1868-09-25)
en Chudenice
Morto 10-an de januaro 1950 (1950-01-10) (81-jaraĝa)
en Prago
Tombo Chudenice vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Jaroslav Kvapil
Familio
Edz(in)o Hana Kvapilová • Zdenka Kvapilová-Čížková vd
Profesio
Alia nomo Karel Dušek • Jiří Pavlík vd
Okupo tradukisto • poeto • reĝisoro • dramaturgo • libretisto • ĵurnalistoteatra reĝisoroverkistofilmreĝisoro • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaroslav KVAPIL (naskiĝis la 25-an de septembro 1868 en Chudenice; mortis la 10-an de januaro 1950 en Prago) estis ĉeĥa reĝisoro, dramaturgo kaj verkisto. Lia plej fama verko estas libreto Najado (Rusalka) por la opero de Antonín Dvořák.

Li komencis studi medicinon, transiris al filologio, post studado laboris kiel ĵurnalisto kaj dramaturgo. Ekde 1900 li estis reĝisoro kaj dramaturgo de Nacia Teatro en Prago, ekde 1912 li direktoris la aktoran parton de Nacia Teatro (ne operon, nek baleton). La proponon (1909) reĝisori en la Metropolita Operejo en Nov-Jorko li rifuzis. En 1917 li formulis deklaron de ĉeĥaj verkistoj pri la rajto de la ĉeĥa nacio je memstareco. Post 1918 li laboris en ministerio de la nacia klereco kaj reĝisoris en la teatrejo de Vihohrady. Dum la okupacio li partoprenis la rezistan movadon kaj estis enkarcerigita.

Li vekis versojn kaj dramojn. Liaj dramoj ne estis tre sukcesaj krom la fabela dramo Princezna Pampeliška (Reĝidino Leontodo) kaj fabela libreto Rusalka (Najado).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Padající hvězdy (Falantaj steloj, 1889)
  • Relikvie (Relikvo, 1890)
  • Básníkův deník (Taglibro de poeto, 1890)
  • Růžový keř (Roza arbusto,1890)
  • Nad zříceninou Karlova mostu (Super la ruino de Karola ponto, 1890)
  • Tichá láska (Silenta amo, 1891)
  • Liber aureus (1894)
  • Oddanost (Sindona fideleco, 1896)
  • Trosky chrámu (Templo-ruinoj, 1899)
  • Andante (1904)
  • Na sklonku října (Fine de oktobro, 1928)
  • Proti srtsti (Kuspe, 1946)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Přítmí (Duonlume, 1895)
  • Memento (1896)
  • Bludička (Vaglumo, 1896)
  • Princezna Pampeliška (Reĝidino Leontodo, 1897)
  • Rusalka (Najado, 1901)
  • Oblaka (Nubaro, 1903)
  • Sirotek (Orfo, 1906)
  • Osiřelo dítě (Infano orfiĝis, 1948)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • O projevu českých spisovatelů z května 1917 (Pri parolado de ĉeĥaj verkistoj en majo 1917; 1924)
  • Nad rakví Aloise Jiráska (Super la ĉerko de Alois Jirásek, 1930)
  • O čem vím (Pri kio mi scias, 1932)
  • Památce Jaroslava Vrchlického (Memore pri Jaroslav Vrchlický, 1937)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]