Francisco Cândido Xavier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Cândido Xavier
Persona informo
Chico Xavier
Naskiĝo 2-an de aprilo 1910 (1910-04-02)
en Pedro Leopoldo
Morto 30-an de junio 2002 (2002-06-30) (92-jaraĝa)
en Uberaba
Mortis per acute myocardial infarction vd
Tombo Cemitério São João Batista vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Memorigilo Francisco Cândido Xavier
Profesio
Alia nomo Chico Xavier vd
Okupo psychic • verkistofilantropomediumo vd
Verkado
Verkoj Astral City: A Spiritual Journey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco Cândido XAVIER (Chico Xavier) (naskiĝis la 2an de aprilo 1910 en Pedro Leopoldo, mortis la 30an de junio 2002 en Uberaba) estis brazila mediumo, la plej elstara en la mondo laŭ la nombro de publikigitaj libroj. Entute li verkis pli ol 400 verkojn[1][2] kaj disvendis jam pli ol 50 milionojn da libroj.[3][4] Liaj gepatroj estis s-ro João Cândido Xavier kaj s-ino Maria João de Deus (forpasintaj respektive en 1960 kaj 1915). Li ricevis unuagradan instruadon. Profesie li estis komizo en butiko kaj publika oficisto, emerito ekde 1958. Ekde la jaro 1959 li loĝis en Uberaba.[5]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li konstatis sian mediumecon en la aĝo de sep jaroj. Li malkaŝis al la familianoj, ke li vidas spiritojn. Li asertis, ke lia patrino aperadis al li kaj ke li povis paroli kun ŝi. En 1917 Xavier partoprenis sian unuan spiritistan seancon. En 1927 li komencis aktivi en spiritisma medio. Ĝis 1931 li mediume skribis mesaĝojn kaj poemojn, kiuj estis poste publikigataj. En Aŭgusto 1931 li mediume verkis poemaron, kies enhavo estas atribuata al pluraj forpasintaj brazilaj kaj portugalaj aŭtoroj. Li asertas, ke en 1931 aperis al li spirito, nome Emmanuel, kiu konigis sin kiel iaman romian senatanon. Tiu spirito estis laǔ Chico Xavier la gvidanto de lia mediuma agado. Chico Xavier psikografiis entute pli ol kvarcent librojn pri diversaj temoj kaj fakoj: scienco, moralo, religio, filozofio, psikologio, romanoj , rakontoj, poemaroj, historiaj verkoj k.a. Tiujn verkojn li ne atribuis al si mem, sed al la spiritoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el liaj verkoj estas eldonitaj en aliaj lingvoj. En Esperanto aperis:

  • Nia Hejmo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1959. 240 p.)
  • Ago kaj Reago (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1963. 233 p.)
  • Antaŭ Du Mil Jaroj (diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1951. 399 p.)
  • En Pli Granda Mondo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Carlos de Almeida Wutke - 1a eld. en Esperanto en Rio de Janeiro: Federação Espirita Brasileira, 1977. 215 p.)
  • Esperanto Kiel Revelacio (diktita de la spirito Francisco Valdomiro Lorenz. el la portugala tradukis Benedicto Silva. Araras: Instituto de Difusão Espírita, 1976. 159 p.)
  • Infanoj en la Transmondo (diktita de la spirito Marko, el la portugala tradukis Délio Pereira de Souza. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 1995. 78 p.)
  • La Konsolanto (diktita de la Spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Benedico Silva. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1977. 190 p.)
  • Kristana Agendo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1947. 102 p.)
  • Patro Nia (diktita de la spirito Meimei, el la portugala tradukis Affonso Soares. Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, proks. 1995. 102 p.)
  • Paŭlo kaj Stefano (historia romano diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1966 p. 543 p.)
  • Penso kaj Vivo (diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Affonso Soares. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 2000. 129 p.)
  • Sur la Vojo al la Lumo ("Historio de la civilizacio laŭ spiritismo", diktita de la spirito Emmanuel, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, proks. 1974. 174 p.)
  • Verda Signalo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Allan Kardec Afonso Costa. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, 2000. 110 p.)
  • La Senditoj (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Gonçalo Neves. Brazila Spiritisma Federacio; Spiritisma Eldona Societo F. V. Lorenz. Brasília; Rio de Janeiro. 2018. 267 p.
  • Laboristoj de la Eterna Vivo (diktita de la spirito Andreo Ludoviko, el la portugala tradukis Paulo Sérgio Viana. Brazila Spiritisma Federacio; Spiritisma Eldona Societo F. V. Lorenz. Brasília; Rio de Janeiro. 2019. 288 p.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A Psicografia ante os Tribunais [La Psikografio antaŭ la Tribunaloj]. Miguel Timponi. FEB, 5a eld., 1978
  • Brasil, Mais Além! [Brazilo, Pli Transen!]. Duílio Lena Bérni. FEB, 5a eld., 1994
  • Chico Xavier - Mandato de Amor [Franĉjo Xavier - Misio de Amo]. União Espírita Mineira [Spiritisma Unuiĝo de la ŝtato Minas Gerais], 1992
  • Chico Xavier – Mediunidade e Coração (Franĉjo Xavier - Mediumeco kaj Koro). Carlos A. Bacelli. Instituto Divulgação Ed. André Luiz, 1985
  • Espiritismo Básico (Baza Spiritismo). FEB, 4a eld., 1995

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lucchetti G, Daher JC Jr, Iandoli D Jr, Gonçalves JP, Lucchetti AL. Historical and cultural aspects of the pineal gland: comparison between the theories provided by Spiritism in the 1940s and the current scientific evidence. Arkivigite je 2014-04-09 per la retarkivo Wayback Machine. Neuro Endocrinol Lett. 2013;34(8):745-55.
  2. Vanessa Daraya. Brasileira estuda cartas psicografadas ("Brazilanino studas psikografiitajn leterojn"). Revuo Exame. Retejo alirita en 28/07/2013.
  3. Martha Mendonça. Chico Xavier e a alma do Brasil Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine ("Chico Xavier kaj la animo de Brazilo"). Revuo Época, la 1an de marto 2010, p. 86.
  4. Langellier JP. Un homme insignifiant ("Iu malgrava homo"). el "Le Monde", 12/05/2010.
  5. El la verko "Esperanto kiel Revelacio", IDE

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Noto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas parte tradukita el la portugallingva Vikipedio kaj parte originale verkita.