Lampertheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Lampertheim en Germanio. Krome interalie ekzistas samnoma neurba komunumo ankaŭ en Alzaco, Francio, tamen ĝis nun sen vikipedia artikolo. Vidu apartigan liston.
Lampertheim
Blazono
Lampertheim (Germanio)
Lampertheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06206, 06256, 06241
Poŝtkodo 68623
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431013
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Erich Maier
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Römerstraße 102
Demografio
Loĝantaro 32870 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo)49.5941666666678.4670833333333Koordinatoj: 49° 36′ N, 8° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 92 m
Areo 72 km²
Oficiala retejo https://www.lampertheim.de/
vdr

Lampertheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio - inter la baden-virtembergaj urboj Mannheim kaj Heidelberg. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 32870 loĝantojn. La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente.

Dum la jaro 832 post Kristo la urbo unuafoje skribe menciiĝis - sub la nomo "Langobardenheim", hejmo de langobardoj.

En kastelo en la urboparto Hüttenfeld troviĝis post la Dua Mondmilito la sola litov-lingva gimnazio ekster sovetia Litovio. Multaj litovaj elmigrintoj eĉ el Usono kaj Kanado sendis siajn gefilojn ĉi tien. Post 1990 ĝi akceptas ankaŭ germanajn lernantojn, kaj difinas sin dulingva.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kastelo Rennhof en la urboparto Hüttenfeld
la paco-fontano de la urbo