Erika Eleniak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Eleniak
Persona informo
Naskonomo Erika Maya Eleniak
Naskiĝo 29-an de septembro 1969 (1969-09-29) (54-jaraĝa)
en Glendale
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Van Nuys High School vd
Subskribo Erika Eleniak
Profesio
Okupo televida aktoro • aktoro • filmaktoro • Playmatemodelo vd
Aktiva dum 1982– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika ELENIAK (naskiĝis la 29-an de septembro 1969 en Glendale, Kalifornio) estas usona aktorino kaj iama Playmate. Ŝi estas konata pro apero en la televida serio Baywatch kiel Shauni McClain.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Patro de Erika instigis ŝin aperi en reklamoj, iĝi aktorino. Ŝi aperis unuafoje en la filmo E.T. - la eksterterulo por mallonge tempo. Postkiam en la mezlernejo ŝi suferis en dependismo je alkoholo kaj drogoj, ekde 1988 aperis ŝi denove en malgrandaj filmroloj en serioj kiel Charles in Charge kaj Broken Angel.

En 1989 klopodis ŝi iĝi Playmate, por suprenlevi sian karieron. Ŝi sukcesis kaj aperis sur du kovrilpaĝoj de Playboy-eldonoj, oni proponis por ŝi ĉefrolon en la nova serio de Baywatch. Ŝi laboris en la sukcesa serio du periodojn, ĝis ŝi forlasis tion kaj sian partneron Billy Warlock kaj tiel transdonis sian lokon por Pamela Anderson. Post forlaso de sia ĵaluza partnero, ŝi atingis sian plej grandan sukceson kun Steven Seagal en Alarmŝtupo:Ruĝa kiel je Playmate. La filmo estis enspeza sukceso en 1992. La postaj filmoj estis sensukcesaj.

Serio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]