Robin Gibb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robin Gibb
Robin en Dubajo, UAE, marto de 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Robin Hugh Gibb
Naskiĝo 22-an de decembro 1949 (1949-12-22)
en Douglas
Morto 20-an de majo 2012 (2012-05-20) (62-jaraĝa)
en Londono
Deveno Douglas, Insulo Man,  Unuiĝinta Reĝlando
Ĝenroj Popmuziko
rok-muziko
diskoteka muziko
Profesio kantisto
tekstisto
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1958 - 2003 (grupo)
2003 - 2012 (soloa kariero)
Eldoninto Universal, BMG Music Publishing
Parencaj
temoj
Bee Gees
Barry Gibb
Maurice Gibb
Andy Gibb
Retejo www.robingibb.com
Persona informo
Naskonomo Robin Hugh Gibb
Mortokialo kancerohepata kancerokojlorektuma kancero
Tombo Saint Mary the Virgin Churchyard
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Robin Gibb
Familio
Patro Hugh Gibb
Frat(in)oj Maurice GibbBarry GibbAndy Gibb
Infano Spencer Gibb
Parencoj Steve Gibb
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkistokantaŭtoromuzikproduktisto
TTT
Retejo http://www.robingibb.com/
vdr

Robin Gibb (plennome Robin Hugh Gibb) estis konata precipe kiel membro de frata muzika grupo Bee Gees, sed samtempe kun tiu ĉi kariero li havis ĉiam ankaŭ propran soloan vojon.

Robin naskiĝis la 22-a de decembro 1949 en Douglas sur Insulo Man, mortis la 20-an de majo 2012. Li estas dunaskito kun Maurice. El la unua geedzeco li havas du infanojn. Kun sia dua edzino li edziĝis en la jaro 1985. Ili havas filon.

Robin sur podio ludas neniun muzikan instrumenton, sed en privateco li ludas pianon, orgenon, akordionon kaj ĉelon. Li estis influita de Roy Orbison, The Beatles, Otis Redding... Lia ŝatokupo estas legado, historio, li ŝatas aŭskulti klasikan muzikon. Sian liberan tempon li pasigas alterne en Miami Beach kaj Oxfordshire. Li eldonis kvar soloajn albumojn - "Robins Reign" (1970), "How old are you?" (1983), "Secret Agent" (1984) kaj "Walls Have Eyes" (1985), en kiuj li kunlaboris kun sia frato Maurice. En januaro 2003 li eldonis sian kvinan soloan albumon "Magnet".

Eble la plej konata eŭropa furorkanto fariĝis kanto "Juliet" (1983) el la albumo "How Old Are You".