Jorge de Saldanha Carreira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge de Saldanha Carreira
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1887 (1887-01-12)
en Lisbono
Morto 7-an de februaro 1970 (1970-02-07) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto
vdr

Jorge Aníbal DE SALDANHA CARREIRA [kaĥejra] (naskiĝis la 12-an de januaro 1887, mortis la 7-an de februaro 1970) estis portugala ĵurnalisto, bankoficisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1913.

Saldanha Carreira estis la unua portugaliarmea oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi esperantan distingilon sur sia maniko, en 1917. Dum la milito en la tranĉeoj de Fauquissart li nomis la koridoron paralelan al la unua tranĉeo Zamenhof-Esperanto-Avenuo. Lia komandanto en sia verko:

En la centra roto estas du kuriozaj figuroj, du vicleŭtenantoj. Unu, Saldanha Carreira, malgrandeta, maldika, ĉiam modera, montrante ion samtempe malgajan kaj malsanan. Li havas la Esperantan pasion, kiu devigas lin eĉ propagandi al la serĝentoj, kun kiuj li parolas kaj al kompatindaj mallertaj soldatoj, kiuj lin rigardas surprizataj ktp.

Li helpis starigon de la Portugala Esperanto-Asocio. De 1932 malfermis dialogan kurson kaj serion da paroladetoj pri Esperanto ĉe Radio Stacio CT IAA-Lisbono. LK de 1930, Ĉefdelegito de UEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (laŭ EdE).

Poŝtkarto sendita en 1952 de Jorge de Saldanha Carreira, Lisboa, al Marguerite De Rycke, Gent
Kovrilpaĝoj de libreto kun ok glumarkoj (bildoj de Portugalujo kaj sloganoj), eldonita de Agencia Esperantista Silva & Carreira Lda, Lisboa

Dum multaj jaroj li estis kvazaŭ la personigo de Esperanto en Portugalio. Li lernis la lingvon en 1913 kaj klopodis disvastigi ĝin eĉ en militaj tranĉeoj. Li estis unu el la fondintoj de Portugala Esperanto-Asocio, ĉefdelegito de UEA de 1932 ĝis 1949, iama membro de la Lingva Komitato kaj kunaŭtoro de sukcesa lernolibro Curso Elementar de Esperanto. En 1951 la Komitato de UEA nomis lin Honora Membro de la Asocio. Li gvidis diversajn kursojn, interalie en lisbona radio-stacio (1932), kaj li estis unu de la ĉef-kunlaborantoj de Enciklopedio de Esperanto (1933-34). Ĉiujn esperantajn librojn de sia riĉa biblioteko li postlasis al la Biblioteko de UEA, "honore al d-ro Edmond Privat" (laŭ E 775).

Saldanha Carreira mortis en 1970 pro aŭtoakcidento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Curso elementar de Esperanto (1919)
  • Esperanto al infanoj (1967)
  • Li kaj mi
  • Gramática aplicada (1916)
  • Historio de Esperanto en Portugalujo: kelkaj notoj por kompleta studo (1953)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Einstein, Leopold: Esperanto? : A idéia de uma lingua auxiliar internacional desde Leibniz até hoje (Trad. de Saldanha Carreira e Mário de Caires, 1942)
  • Nascimento, Manuel do: Nenio grava (en Antologio de Portugalaj Rakontoj, 1959)