Edward O'Hare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward O'Hare
O'Hare en sia aviadilo, en printempo 1942. Kvin japanaj militflagoj reprezentas detruitajn aviadilojn.
O'Hare en sia aviadilo, en printempo 1942. Kvin japanaj militflagoj reprezentas detruitajn aviadilojn.
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1914 (1914-03-13)
en Sankta Luiso
Morto 26-an de novembro 1943 (1943-11-26) (29-jaraĝa)
en Gilbertoj
Mortokialo mortis en batalo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Usona Mararmea Akademio • Western Military Academy
Familio
Patro Edward J. O'Hare
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr

Edward Henry "Butch" O'Hare, naskita la 13-an de marto 1914 en Sankta-Luizo, mortinta la 27-an de novembro 1943 super Pacifiko, estis aviadila vickolonelo en la usona mar-armeo kaj heroo de la dua mondmilito.

La 20-an de februaro 1942 li kiel unua usonano ricevis la titolon fighter ace (batal-pintulo), ĉar li detruis kvin malamikajn aviadilojn.

Lia lasta operaco okazis nokte de la 27-a de novembro 1943. Li gvidis la unuan noktan aviadil-atakon de la usona mar-armeo iam ajn lanĉitan de aviadil-ŝipo. Dum batalo kun grupo da japana torpedaj bomb-aviadiloj lia avidilo estis depafita kaj neniam retrovita.

En 1945 la mar-armeo nomis destrojeron laŭ O'Hare. De la 19-a de septembro 1949 flughaveno ĉe Ĉikago portas lian nomon.