Carlos Cortezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Cortezo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1850 (1850-08-01)
en Madrido
Morto 24-an de aŭgusto 1933 (1933-08-24) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopolitikistokuracisto
vdr
Carlos María Cortezo

Carlos María Cortezo y Prieto de Orche, mallonge Carlos María CORTEZO PRIETO (karlos maria korteθo prjeto), ankaŭ konata kiel Karolo Cortezo y Prieto, (1850-1933) estis hispana kuracisto, politikisto kaj esperantisto.

Li okupis tre altajn postenojn en la hispana politiko, ĉefe en la fako rilata al la Sano, kaj kiel ministro de Publika Instruado. Li prezidis la hispanan Akademion de Medicino, kaj ankaŭ la Ŝtata Konsilio, la plej alta konsulta instanco en la lando.

Monumento al Carlos Cortezo en la parko "Parque del Retiro" (Madrid)

.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Li scipovis plurajn lingvojn kaj ŝatis esplori en latina kaj greka.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en 1925, okaze de akcidento, kiam vizitis lin la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. Baldaŭ poste li estis nomumita prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio kaj prezidis nacian Kongreson. Li multe propagandis la lingvon en altaj instancoj, ĝis sia retiriĝo pro sanproblemoj.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Carlos CORTEZO (kortezo), hispano, kuracisto, eksprez. de la ŝtata konsilantaro. Estis prez. de HEA kaj de la 6-a nacia E-kongreso.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.