Sunenergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La suno provizas 1.366 vatojn po kvadratmetro je distanco de la orbito de la Tero, sed malpli ĉe la grunda nivelo.

Sunenergio aŭ suna energio estas la energio kiun la Suno elradias. Ĝi ekestas en la suno per fuzio.

Uzo de plantoj[redakti | redakti fonton]

Plantoj uzas sunan energion por fotosintezo, dum kiu ili transformas krudmaterialojn kiel akvo kaj karbona dioksido en sukerojn (karbonhidrato). Estas la bazo de la surtera vivo.

la jena publika vestaĵolavejo en Usono plene funkcias pro uziligo de elektro de sunpaneloj


Uzo de homoj[redakti | redakti fonton]

Per suna energio oni nuntempe ofte celas la energion kiun homoj mem per teknologio povas produkti rekte de la radiado de la suno. Plej ofte tio okazas per la jenaj tri manieroj:

  • Varmigi akvon per la varmo de la suno. Tio okazas en "sunokolektejoj", kiuj uzas la radiojn de la suno por varmiĝi.
  • Varmigi oleon per la konzentrata lumo de la suno. Tio okazas en kanaloparabola kolektejoj , kiuj uzas spegulojn kaj nigrajn tubojn interne al la vitra tuboj.La oleo varmas akvon kaj produzas vaporon. Tiu ĉi produzas elektron en duobla turbino (Rankine ciklo).
  • Transformi la sunon al elektro per sunpanelo.

Sunenergia fabrikejo en Germanio[redakti | redakti fonton]

En 2009 estis anoncita la projekto de konstruado de la plej granda sunenergia fabrikejo en la mondo apud la urbo Straubing (Bavario). Sunenergiaj paneloj okupou teritorion je 1,9 milionoj da kvadrataj metroj, kio egalas al proksimume 280 futbalkampoj. Ekologiistoj aplaŭdas la projekton, diference je lokaj loĝantoj, kiujn ne plaĉas la perspektivo ĉiutage vidi senfinajn brilajn surfacojn anstataŭ la verdaj kampoj. Tamen lokaj aŭtoritatuloj subtenis la projekton kaj ĝia iniciatinto 27-jara bavaria Princo Albert von Thurn und Taxis apartenas al unu el plej riĉaj kaj influaj familioj de la lando. Je la fino de 2010 la unua suna energio de tiu fabrikejo ekprovizis en energireton.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

“Cifereca nomado” de Britio pledas por sunenergio en ĉiuj insulaj nacioj, artikolo aperinta en Tutmondaj Voĉoj en majo 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo de 2009: Plej granda sunenergia fabrikejo baldaŭ konstruiĝos en Germanio en la retejo eventeo.net, esperante, fine de 2022 ne plu atingebla kaj ne trovita en arkivejoj