Moŝe Dajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moŝe Dajan
Persona informo
משה דיין
Naskiĝo 20-an de majo 1915 (1915-05-20)
en Deganja
Morto 16-an de oktobro 1981 (1981-10-16) (66-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancerokojlorektuma kancerokorinfarkto vd
Tombo Nahalal vd
Religio ateismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Senior Officers' School vd
Partio Movado por Renovigo de Nacio • Rafi • Israela Laborista Partio • Partio Laborista de Lando Israelo vd
Subskribo Moŝe Dajan
Familio
Patro Shmuel Dayan vd
Patrino Dvora Dayan vd
Gefratoj Aviva Geffen • Zohar Dayan vd
Edz(in)o Ruth Dayan vd
Infanoj Assi Dayan • Yael Dayan • Ehud Dayan vd
Profesio
Okupo politikistooficiroarkeologo vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Aktiva dum 1932–29-a de januaro 1958 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moŝe DAJAN (hebree משה דיין, naskiĝis la 20-an de majo 1915 en kibuco Deganja A kaj mortis la 16-an de oktobro 1981 en Tel-Avivo) estis israela generalo kaj politikisto. Kiel ministro pri eksterlandaj aferoj li gvidis la intertraktadojn en Camp David.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝloko de Moŝe Dajan, la kibuco Deganja "Alef" (Deganja "A") situas en la proksimeco de la Maro Kineret en Palestino, kiu tiam ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. Lia patro estis aŭtoro kaj politikisto. La hebrea nomo Moŝe Dajan cetere signifas en Esperanto "Moseo la juĝisto".

Jam en la aĝo de 14 jaroj li aniĝis en la organizo Hagana (hebree „defendo“). Inter la jaroj 1939 kaj 1941 pro agado kontraŭ la brita armeo, kiu garantiis la politikan stabilecon en Palestino, li estis malliberigita.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum junio 1941 Dajan komandis armean unuon sub la flago de la aŭstralia armeo. La armeo de la Aliancanoj el Palestino marŝis norden kaj "liberigis" Libanon el la kontrolo de la Aksaj Potencoj. Libano per tio jam en 1945 (tri jarojn antaŭ Israelo) povis fariĝi la unua sendependa demokratia ŝtato de okcidenta Azio kaj fariĝi fonda membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj. Dum tiu armea kampanjo Moŝe Dajan perdis sian maldekstran okulon. La lokon de tiu perdita okulo ekde tiam li ĉiam ŝirmis per nigra okulokovrilo, kiu fariĝis lia karakteriza rekonilo. Laŭ rekomendo de aŭstralia oficiro li ricevis unu el la plej altaj britaj militaj ordenoj.

Israla Milito pri Sendependeco kaj Sinaja Milito[redakti | redakti fonton]

Post la fondiĝo de la ŝtato Israelo Moŝe Dajan en diversaj pozicioj batalis en la Israla Milito pri Sendependeco. Poste li gvidis la israelan delegacion ĉe la pripacaj traktadoj sur la grekia insulo Rodiso. Poste li armee studis en Britio por iĝi generalo, kaj inter la jaroj 1954 kaj 1958 estis plej supra generalo de la israela armeo. En tiu funkcio li komandis la sinajan militon.

Kariero kiel politikisto kaj en la Sestaga Milito[redakti | redakti fonton]

Dum 1959, unu jaron post forlaso de la israela armeo, li aniĝis en la socialdemokrata partio Avoda (resp. Mapai), kiu tiam gvidiĝis per David Ben-Gurion. Inter 1959 bis 1964 li estis ministro pri agrikulturo.

Moŝe Dajan restis - kune kun Ŝimon Peres kaj aliaj relative junaj politikistoj - forta subtenanto de David Ben Gurion. Dum la politike tensia periodo de majo kaj junio 1967 li iĝis ministro pri defendado kaj ricevis altan rekonon enlande dum la tiujara sestaga milito. Tutmonde li konatiĝis.

Milito de Jom Kippur[redakti | redakti fonton]

Post kiam dum la jaro 1969 la politikistino Golda Meïr iĝis ĉefministro de Israelo, li denove iĝis ministro pri defendo. Tiuofice li dum la jaro 1973 respondecis pri la Milito de Jom Kippur, kiun Israelo preskaŭ perdis, kaj sekvajare devis rezigni pri la ministra posteno.

Ministro sub ĉefministro Begin[redakti | redakti fonton]

Dajan forlasis la laboristan partion Mapai, kiu por 15 jaroj estis lia politika bazo, kaj aniĝis en la konservativa partio Likud. Inter la jaroj 1977 kaj 1979 li estis ministro pri eksteraj aferoj sub la ministroprezidento Menaĥem Begin kaj en tiu ofico grave kontribuis al la pripaca interkonsento de Israelo kaj Egiptio post traktadoj de la jaro 1979 Camp David. Dum la jaro 1981 li fondis la novan partion Telem, kiu propagandis, ke Israelo komplete distanciĝu de la palestinaj regionoj Cisjordanio kaj la Gaza sektoro. La partio akiris du parlamentajn postenojn en la tiujaraj elektoj, sed Moŝe Dajan rapide post la elektoj mortis je kancero.