Nokia (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ Nokia (kompanio)

Nokia

Blazono de Nokia

Nokia sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbetokomunumourbo
www.nokiankaupunki.fi
Provinco Pirkanmaa
Fondita 1922
Areo 347,8 km²
Loĝantaro 30 500
Finnlingvaj 98,3%
Svedlingvaj 0,3%
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 730  (2024) [+]
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 29′ N, 23° 30′ O (mapo)61.47666666666723.505277777778Koordinatoj: 61° 29′ N, 23° 30′ O (mapo) [+]
Areo 288,3 km² (28 830 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Nokia (Finnlando)
Nokia (Finnlando)
DEC
Nokia
Nokia
Situo de Nokia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nokia, Finland [+]
vdr

Nokia estas urbo kaj komunumo en Finnlando, en distrikto Pirkanmaa - ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al lagubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 35 730 loĝantoj sur areo de 288,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 124 loĝantoj/km². El la areo 348 km² estas lagoj kaj riveroj konsistigas 59 km2.

La komunumo estas fondita en 1922, kiam la komunumo Pirkkala estis dividita al du partoj, suda kaj norda. La norda parto, en 1938, ekuzis la nomon Nokia samtempe kiam ĝi fariĝis kampurbo kaj la suda proprigis al si la antaŭan nomon Pirkkala. En la 1970-aj jaroj la kamparaj komunumoj Tottijärvi kaj Suoniemi estis ligitaj al Nokia, kaj ĝia terspaco kreskis multe. Urban statuson la komunumo akiris en 1977. Vojoj kaj fervojo ligas la urbon al la najbara granda urbo Tampere.

Nokia estas industria loko. La vorto Nokia estas nuntempe pli bone konata kiel nomo de la granda telekomunika kompanio Nokia, kiu havas parton de siaj historiaj radikoj en la urbo. La plej granda labordonanto en la urbo estas pneŭmatiko-produkta firmao, kiu siatempe estis parto de la multbranĉa Nokia kaj uzis ties varmarkon, sed nun estas aparta kompanio kaj uzas, ekde 1995, la nomon kaj varmarkon Nokian. Post ĝi, la plej grandaj industriaj entreprenoj estas Sisu Diesel (motoroj, pumpiloj, intertransmisiiloj) kaj la molpapera fabriko, kiu iam apartenis al la Nokia-kompanio, sed nun estas posedata de Georgia-Pacific Nordic. La industriigon de la urbo grave helpis la torenta rivero Nokia, kiu provizis la unuajn fabrikojn per abunda energio pro 20-metra diferenco en la akvoniveloj. En la rivero plu funkcias elektrejo, kies maksimuma povumo estas 67 megavatoj.

La nomo Nokia[redakti | redakti fonton]

La vorto Nokia verŝajne venas el prafinna vorto nois (vortradiko noki-), kiu signifas nigran mustelon, pli precize marteson aŭ eble zibelon. Ankaŭ la blazono de la urbo, kun nigra marteso kuranta ĉe la rivero Nokia, estas bazita sur tiu interpreto pri graveco de felokomerco en la historio de Nokia.

Ĝemelaj urboj de Nokia[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]