Federica Montseny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federica Montseny
Persona informo
Naskonomo Federica Montseny Mañé
Naskiĝo 12-an de februaro 1905 (1905-02-12)
en Madrido
Morto 14-an de januaro 1994 (1994-01-14) (88-jaraĝa)
en Tuluzo
Tombo Cimetière de Rapas
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Federica Montseny
Familio
Patro Joan Montseny
Patrino Teresa Mañé Miravet
Edz(in)o Germinal Esgleas Jaume
Amkunulo Germinal Esgleas Jaume
Okupo
Okupo anarkiisto • verkistopolitikisto • eseisto • anarki-sindikatismo • sindikatisto • verkisto de porinfana literaturo
vdr
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Montseny kaj la patrinonomo estas Mañé

Federica Montseny i Mañé (katalune munˈsɛɲ; naskiĝis la 12-an de februaro 1905 en Madrido, mortis la 14-an de januaro 1994 en Tuluzo, Francio) estis hispana kaj kataluna anarkiistino, ministrino dum la 2-a Respubliko kaj unua ministrino en Okcidenta Eŭropo.

Ŝi estis filino de famaj anarkiistoj, nome Juan Montseny kaj Teresa Mañé, konataj per pseŭdonomoj Federico Urales kaj Soledad Gustavo respektive, kiuj eldonis La Revista Blanca (La blanka revuo), grava periodaĵo inter la liberecana pensaro hispana dum la unua triono de la 20-a jarcento.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La unua tasko de Federica estis verkista. Ŝi tre frue ekverkis kaj en 1921, kiam ŝi estis nur 16-jaraĝa, publikigis sian unuan novelon, titolitan Horas Trágicas (Tragediaj horoj). En 1923 ŝi ekkunlaboris en Solidaridad Obrera (Laborista solidareco) kaj en La Revista Blanca ĝis 1936. Ŝia unua romano La Victoria (La venko), eldoniĝis en 1925.

En 1930 ŝi pariĝis kun Germinal Esgleas; ankaŭ li estis anarkisindikatisto: ili estos gepatroj de tri gefiloj: Vida (1933), Germinal (1938) kaj Blanca (1942).

Anarkisindikatisma aktivismo[redakti | redakti fonton]

En 1931 ŝi aliĝis al la CNT kie poste ŝi atingos gravan ĉefrolulecon danke al siaj oratoraj eblecoj inter aliaj kialoj. En 1932 ŝi realigis propagandan veturadon tra Andaluzio, kiun poste plidaŭrigos tra la tuta Hispanio. En 1933 ŝi partoprenis en Parizo en protesta mitingo pri la perforta subpremado okazinta en Casas Viejas.

Tamen pli ĉefan ĉefrolulecon ŝi atingis en 1936, kiam partoprenis en la kongreso de CNT okazinta en Zaragoza kunlaborante en la rezolucio pri liberecana komunismo kaj prelegante en la solena fermo. Post la eksplodo de la Intercivitana Milito ŝi ekestis komitatano de la FAI kaj de la CNT. En novembro de tiu jaro ŝi estis nomumita kiel ministro pri Sana kaj Socia Helpoj, postenon kiun ŝi akceptis spite sian agnoskitan kontraŭregistarecon kaj komencaj duboj. Tiele ŝi iĝis la unua ministrino en Hispanio kaj en Okcidenta Eŭropo, ĉar en aliaj eŭropaj regionoj jam estis tio Aleksandra Kolontaj (Rusio) kaj Miina Sillanpää (Finnlando). Aliaj samideanoj en tiu registaro de Largo Caballero estis Juan García Oliver (Juro), Juan Peiró (Industrio) kaj Juan López (Komerco).

Regista laboro[redakti | redakti fonton]

Ŝia fakta laboro kiel registo estis limigata pro la mallongeco de tiu posteno, ĉar tio ne daŭris eĉ duonjaron (novembro de 1936 - majo de 1937). Sed en tiom mallonga periodo ŝi planis aŭ organizis infanakceptejojn, manĝejojn por gravedulinoj, liberigejojn de prostituitinoj, liston de profesioj validaj por handikapuloj kaj la unuan leĝproponon pri aborto en Hispanio. Pri tiaj infanejoj, tute malsimilaj de deprimigaj orfanejoj tiamaj, nur unu malfermiĝis proksime de Valencio. Ankaŭ ne estis tempo por ekfunkciigi pli ol unu el manĝejoj por gravedulinoj en kiuj oni klopodis kontroli ties nutradon. Neniu el la aliaj projektoj realiĝis, kiel la leĝpropono pri aborto, kontraŭstarigita de aliaj ministroj kaj forgesita post ŝia eliro el la registaro post la okazintaĵoj de majo de 1937, kie batalis anarkiistoj kontraŭ komunistoj. Abortorajto ne estos agnoskata en Hispanio ĝis post 50 jaroj.

La ekzilo[redakti | redakti fonton]

Kiel miloj da hispanoj post la Intercivitana Milito, ŝi devis ekziliĝi en Francio, kie ŝi estis persekutata de la nazia kaj frankisma policoj vivante tre malfacilajn vivkondiĉojn ĝis la liberigo de Francio en 1944. Instalita en Toulouse (Tuluzo) ŝi daŭre aktivis pro sia idearo, partoprenante la internan problemaron de la ekzilita CNT kaj kunlaborante en anarkiistaj periodaĵoj kiel CNT kaj Espoir (Espero) kaj veturante tra Svedio, Meksiko, Kanado, Britio kaj Italio.

Post restarigo de demokratio en Hispanio en 1977 ŝi foje revenis -eĉ tre maljuna kaj poste eĉ blinda- por helpi la restarigon de la liberecana movado kaj de la CNT, sed ŝi daŭre loĝis en Tuluzo, kie ŝi forpasis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La mujer, problema del hombre (1932).
  • Anselmo Lorenzo (1938).
  • Cien días de la vida de una mujer (1949).
  • El éxodo. Pasión y muerte de españoles en el exilio (1969).
  • Crónicas de la CNT (1974).
  • El anarquismo (1974).
  • El éxodo anarquista (1977).
  • Mis primeros cuarenta años. Ed. Plaza & Janés, 1987. ISBN 84-01-35155-3

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri FM ĉefe en pp. 98-100.

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • ALCALDE, C. Federica Montseny. Barcelona, Eld. Vergara, 1983.
  • LOZANO, Irene. Federica Montseny. Una anarquista en el poder. Madrid, Espasa, 2004.
  • Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 20