Peter Baláž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Baláž
Peter Baláž rete telefonanta dum la 96-a UK en Kopenhago (2011)
Peter Baláž rete telefonanta dum la 96-a UK en Kopenhago (2011)
Persona informo
Aliaj nomoj Petro
Naskiĝo 8-a de oktobro 1979
en Partizánske, Slovakio
Lingvoj Esperantoslovakapolaanglagermanaĉeĥarusa
Loĝloko Partizánske, Slovakio
Nacieco slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu sube
Aliaj aktivaĵoj edukaj projektoj
Esperantistiĝis en 2003
vdr

Peter BALÁŽ [peter bala:ŝ], en Esperanto nomata Petro (naskiĝis la 8-an de oktobro 1979 en Partizánske), estas esperantisto kaj eldonisto de Slovakio, kunordiganto de la organizo E@I kaj Esperantisto de la Jaro 2012.[1]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li loĝas en Partizánske. Krom Esperanta agado, li dediĉas sin al grafiko, filmado kaj verkado de artikoloj. Li ŝatas metalrokan muzikon, sciencfikciajn filmojn, psikologion kaj meditadon. Li regas la slovakan, la ĉeĥan, la germanan, la anglan, la polan, la rusan lingvojn kaj Esperanton.

Peter Baláž estas senedzina, seninfana. La 1-an de aŭgusto 2015, dum solena fermo de la 100-a UK en Lillo, li publike sur la podio antaŭ ĉiuj kongresanoj svatiĝis (t.e. proponis edziniĝon) al sia plurjara koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis.[2] Krome ke la geedziĝpeto estis elsendata per YouTube, pri ĝi poste informis ankaŭ kelkaj slovakiaj retgazetoj.[3][4]

Laborado kaj volontulado[redakti | redakti fonton]

Post studado de la Hotela akademio en Piešťany li laboris proksimume 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio.[5]

Baláž vigle agadas precipe en internacia Esperanto-movado kaj edukaj projektoj. En 2003 li kunfondis Slovakian Esperantan Junularon kaj en la jaroj 2003-2008 estis ĝia prezidanto.[6] En la jaro 2004 li estis elektita kiel vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.[7] Li estas kunordiganto de E@I (ekde 2003 aktiva membro, ekde 2005 kunordiganto),[5][6] estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005),[8][6] iama estrarano de Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenská republika) (Marto 2012 - Septembro 2012) kaj nuntempa membro de ties revizia komitato (ekde Septembro 2012).[9] Li estas posedanto de la privata eldonejo Espero, kiu eldonas ankaŭ Esperantajn varojn. La eldonejo estas bazita en Slovakio kaj estis fondita en 2003.

Li estis prezidanto de la LKK de la 101-a UK okazinta en julio 2016 en Nitro (Slovakio).

Premioj[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 2006-2009 kaj en 2011-2012 li estis nomumita por la internacia premio Esperantisto de la Jaro, organizata de la gazeto La Ondo de Esperanto. En 2008 li okupis la duan lokon, en 2011 la trian,[10] kaj fine en la jaro 2012 li fariĝis laŭreato de tiu ĉi premio pro “starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.”[1]

En la jaro 2005 li estis elektita de estraro de Slovakia Esperanta Federacio kiel Slovakia "Esperantisto de la jaro".[11] Lia agado estis plurfoje premiita en la Slovakia enketo "Esperanta ago de la jaro", konkrete en 2007 pro organizado de Slava Esperanta studado (poste transformiĝinta al Somera Esperanto-Studado) (SES) kaj en 2008 pro organizado de Ago-Semajno (AS).[11]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Baláž, Peter. Európsky preukaz pre deti. Partizánske : Espero, 10 p.
  • Baláž, Peter. Internaciaj vortoj en Esperanto / Medzinárodné slová v Esperante. Partizánske : Espero, 2005, 46 p. ISBN 8096904256

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Korĵenkov, Aleksander (1 2013). “Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012”, La Ondo de Esperanto (1). Alirita 2012-12-16.. 
  2. UK 2015 Lillo: Fermo (Edziĝpeto de Petro Baláž) (YouTube)
  3. Slovák absolútne šokoval 2 700 ľudí: V priamom prenose prezradil veľké tajomstvo! (slovake). Topky.sk. Zoznam (2015-08-07). Alirita 2016-06-01.
  4. Slovák požiadal priateľku o ruku na mieste, kde by to nikto nečakal (slovake). tvnoviny.sk. MARKÍZA - SLOVAKIA (2015-08-07). Alirita 2016-06-01.
  5. 5,0 5,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj eĉei; $2
  6. 6,0 6,1 6,2 Pri Peter Baláž. China Radio International (2011-11-30). Arkivita el la originalo je 2013-12-14. Alirita 2012-09-26.
  7. FEIFIČOVÁ, Magdaléna; GONDŽÚR, Juraj (2004). “La 3-a SKEF-Kongreso”, Esperantisto Slovaka (2).  Disponebla rete[rompita ligilo]
  8. Estraro (Mandato 2011-2014). Eŭropa Esperanto-Unio. Alirita 2012-09-26.
  9. Ľudia (slovake). Wikimedia Slovenská republika (2012-04-09). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-09-26.
  10. Korĵenkov, Aleksander. La Esperantisto de la Jaro. Sezonoj. Alirita 2012-09-26.
  11. 11,0 11,1 kontribuantoj de vikio.esperanto.sk (2011-01-15). Esperantisto de jaro, Ago de jaro. Alirita 2012-09-26.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Baláž (esperantista) en la slovaka Vikipedio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.