Ernest Deligny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Deligny
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1864 (1864-12-09)
en Fauquembergues
Morto 24-an de februaro 1950 (1950-02-24) (85-jaraĝa)
en Saint-Omer
Lingvoj Esperantofranca
Okupo
Okupo esperantistovolapukologobibliotekisto
vdr

Ernest DELIGNY (dölinji), franco, licea prof. Naskiĝis la 9-an de decembro 1864 en Fauquembergues (urbeto 25 km sudokcidente de Saint-Omer, norda Francio); mortis la 24-an de februaro 1950 en Saint-Omer. Direktis dum 30 jaroj sportajn societojn. Estis Volapükisto; li fariĝis E-isto en 1900. Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la nordfrancan federacion (1908), kies prezidanto li estas. Kreis en 1908 la Norda Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930. Ĝenerala sekretario de la XII. Universala Kongreso (Hago,1920); organizis 4 esperantajn ekspoziciojn en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer. Entute li partoprenis 18 universalajn kongresojn.

Li verkis Cours elémentaire d'Espéranto, 1905; Traduko el la greka lingvo. Ranratbatalo, 1908; Lia rakonto Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto aperis en la kolekto Laŭroj; La vivo de liceano, dialogoj 1925; Traduko de Dumas: Tri rakontoj 1933.

Bibliotekisto[redakti | redakti fonton]

Foto (poŝtkarto) de la partoprenantoj al du semajnaj ne-oficalaj Esperanto-kursoj en la liceo de Saint-Omer, 1917-1918. Deligny sidas meze antaŭe.

Deligny ankaŭ aktivis en la urba biblioteko de Saint-Omer. En ĝi konserviĝas Esperanto-fonduso kreita de li ekde la komenco de la 20a jarcento[1]. Ĝia katalogo estis presita en 1942, sed ne troveblas konsultebla ekzemplero. Dum jardekoj la kolekto estis nealirebla, sed ekde 2020 eblas traserĉado pere de la ĝenerala katalogo de la biblioteko. Ne disponeblas aktuala katalogo, sed verŝajne la biblioteka kolekto proksimume egalas al la persona kolekto de Deligny kiun li priskribis en la revueto La Amikoj de Saint-Omer (ĉ.1932-1933):

  • Pli ol 1200 libroj kaj broŝuroj
  • Pluraj centoj da malsamaj ĵurnaloj kaj revuoj
  • Sama nombro da gvidlibroj, gvidfolioj ktp
  • Poŝtkartoj el pli ol 80 malsamaj landoj
  • Fotografaĵoj el multaj kongresoj universalaj, naciaj, regionaj
  • La unua lernolibro por francoj, eldonita de Zamenhof en 1887
  • Specimeno de la arĝenta spesmilo de s-ro de Saussure
  • Unu el la oficialaj standardoj de la unua Universala Kongreso de Boulogne-sur-Mer en 1905
  • Aŭtografoj de Zamenhof kaj de ĉiuj liaj samfamilianoj

Historiisto[redakti | redakti fonton]

En 1936 aperis lia franclingva verko pri presistoj de Saint-Omer Les Imprimeurs de Saint-Omer de 1601 à la Révolution (du volumetoj). En Lumières du Nord (2002, serio Histoire et Civilisation du Livre) estas menciita tiu verko kiel neeldonita manuskripto el 1941.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • LA VIVO DE LICEANO. Eld. la aŭtoro, Saint-Omer, 1925.
Citaĵo
 La kurso estas dividita en 12 lecionoj kaj celas instrui nian lingvon al liceanoj, per la rekta metodo. La materialo de ĉiu leciono estas praktike aranĝita, kaj multaj praktikaj frazaroj faciligas la lernadon de junaj studentoj. 
— Belga esperantisto n181 (mar 1930)

Verkoj en la Biblioteko Hippolyte Sebert de Unuiĝo Franca por Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Cours élémentaire d'Esperanto (1904 kaj 1907)
  • La Question de la langue aŭiliaire (1906)
  • Histoire de la Fédération Espérantiste du Nord de la France (1935)
  • Urba Biblioteko, Saint-Omer. Esperantista Fako. Katalogo de la esperantistaj libroj, arkivoj kaj memoraĵoj (1942, 46 p.)
  • Mia Esperantista vivo (1943)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto pri la oficiala inaŭguro de la kolekto aperis en Nordfranca Esperantisto, julio-aŭgusto 1938, p. 101-103.