Sergio Fajardo Valderrama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Fajardo Valderrama
Sergio Fajardo Valderrama
Sergio Fajardo Valderrama
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio de 1956
en Medeĝino
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de la Andoj (Bogoto)
Partio Verda Partio
Familio
Patro Raúl Fajardo Moreno vd
Edz(in)o Lucrecia Ramírez Restrepo
Profesio
Okupo matematikisto • politikisto • mediprotektulo • universitata instruisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo stokasta procezomodelo-teorio vd
Doktoreca konsilisto Howard Jerome Keisler vd
En TTT [1] (Ne Videbla!!!!!)
Politikisto de Kolombio
Urbestro de Medeĝino
Dum 1-a de januaro 20041-a de januaro 2007
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergio Fajardo Velderrama estas kolombia matematikisto kaj politikisto naskita en Medellín la 19-an de junio 1956. Li estis urbestro de tiu ĉi urbo dum la periodo 2004.01.01 — 2007.12.31.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Krom matematikisto kaj urba administranto, Sergio Fajardo estas granda leganto kaj ŝatanto de literaturo, precipe de la verkaro de Jorge Luis Borges, Julio Cortázar, Alejo Carpentier, Manuel Puig, Juan Carlos Onetti, Mario Vargas Llosa, Mario Benedetti, William Faulkner, Vladimir Nabokov, Milan Kundera kaj José Saramago.

Li havas du gefilojn, Alejandro kaj Mariana, el sia unua geedziĝo, kun sinjorino María Clara Arboleda Castro. Poste li edziĝis al psikiatrino Lucrecia Ramírez Restrepo.

La matematikisto[redakti | redakti fonton]

Li studis matematikon en la Universitato de la Andoj en Bogoto ĝis 1977. En la Universitato de Viskonsino en Madison (Usono) li atingis titolon de magistro en 1981 kaj doktoriĝis en 1984 pri matematiko. Li poste estis profesoro kaj direktoro pri esplorado en la Universitato de la Andoj, kaj profesoro pri matematiko en la sidejo de Medellín de la Nacia Universitato de Kolombio.

Matematikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Erdős-numero[redakti | redakti fonton]

Kvankam la matematika laboro ne estas nuntempa okupiĝo de Sergio Fajardo pro sia laboro en politika agado, tamen, estas kuriozaĵo ke li havas Erdős-numeron 3. Jen kial:

  • Paul Erdős mem havas Erdős-numeron 0
  • Paul Erdős kunverkis kun Kenneth Kunen en 1881, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 1
  • Kunen kunverkis kun H. Jerome Keisler, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 2
  • Keisler kunverkis plurfoje kun S. Fajardo, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 3

Informo-fonto: Listo de kunaŭtoroj de Paul Erdős Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine

Agado ekster matematiko[redakti | redakti fonton]

Sergio Fajardo estis, i. a., direktoro de la Centro de Scienco kaj Teknologio de Antjokio, membro de la Nacia Konsilantaro pri Bazaj Sciencoj por la Kolombia Instituto por Disvolvado de Scienco kaj Teknologio, membro de la Nacia Komisiitaro por Magistrigo kaj Doktorigo, subdirektoro de tagĵurnalo El Colombiano[rompita ligilo], kaj skribisto por pluraj ĵurnaloj kaj gazetoj.

La urbestro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 li fondis movadon Compromiso Ciudadano ("Civitana Kompromiso"), kaj lanĉis sian kandidatecon por esti elektota kiel urbestro, en alternativo al tradiciaj partioj kolombiaj t.n. liberalismo kaj konservatismo.

La 26-an de oktobro de 2003, Sergio Fajardo Valderrama estis nomumita, per rekta popola voĉdonado, urbestro de Medellín por la periodo 2004.01.01 — 2007.12.31. En tiu elektado li atingis preskaŭ 45.7% el la balotoj, dum sia plej proksima konkuranto nur atingis 22%. La kampanjon favoran al sia elekto li faris i.a. disdonante mem persone flugfoliojn ĉe la stratoj.

Pro sia deveno el akademiaj medio kaj etoso, pro sia sendependo de politikaj partioj, kaj per sia laborado kiel urbestro de Medellín kun homgrupo de nova generacio — ne el tradiciaj partioj —, Sergio Fajardo fariĝis rimarkinda fenomeno en la nuntempa publika administrado en la kolombia nacio.

Li aplikas al publika administrado sian matematikistan penson kaj principojn; plurfoje li ripetis: "La unua paŝo estas kompreni bone la probemon, antaŭ ol komenci solvi ĝin"

Kampanjo por prezidenteco de 2010—2014[redakti | redakti fonton]

Por la prezidenta periodo 2010-1014 en Kolombio, kun balotelektoj la 30-an de majo de 2010, Sergio Fajardo lanĉis ekde frue sian kampanjon kiel kandidato, kaj vojaĝadis tra la lando eldirante sian regadan programon. Tamen, li metis finon al sia kandidateco komence de aprilo, kiam li akceptis proponon kunuiĝi al la kandidateco de Antanas Mockus Šivickas, tiel ke se ĉi-lasta kandidato iĝus prezidento, Fajardo iĝus vicprezidento.

Tamen, kiel kolombia prezidento estis elektita fine Juan Manuel Santos Calderón, finiginte la pretendon de Antanas Mokcus kaj, konsekvence tiun de Sergio Fajardo por vicprezidenteco.

Kampanjo por fariĝi departementestro de 2012—2015[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sergio Fajardo fariĝis kandidato de la Verda Partío de Kolombio celante fariĝi departementestro de Antjokio, dum la periodo 2012.01.01—2015.12.31, en popola balotelekto okazinta la 30-an de Oktobro de 2011. En tiu elekto li estis elektita departementestro danke al ≈ 922.403 voĉdonoj (≈ 49.4% el la validaj voĉdonoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.