Ghazi Kanaan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ghazi Kanaan (غازي كنعان Ghāzī Kanaʿān; n. 1942; m 12-an de oktobro 2005 en Damasko) estis siria politikisto kaj generalo.

Ekde oktobro 2004 ĝis lia morto, li estis interna ministro de Sirio. Antaŭe li estis ĉefo de siria sekretservo (1982-2002), agante en Libano.

Pro murdo de la iama libana registara gvidanto Rafik Hariri (14-an de februaro 2005 en Bejruto), Kanaan estis suspektita pri la organizado de la krimago. La internaciaj instancoj (UNO) volis lin aŭskulti kiel atestanton. Li memmortigis sin per pafo en la buŝon.