Heziodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heziodo
(700 a. K. - 650 a. K.)
Pentrado de Heziodo kaj la Muzoj (1861), de Gustave Moreau (1826-1898).
Pentrado de Heziodo kaj la Muzoj (1861),
de Gustave Moreau (1826-1898).
Persona informo
Ἡσίοδος
Naskiĝo 700 a. K.
en "Cymae", Eolio, Turkio
Morto 650 a. K.
en Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Cyme vd
Familio
Gefratoj Perses vd
Profesio
Okupo poeto • verkistorapsodo • mitologo vd
Verkado
Verkoj Teogonio ❦
Laboroj kaj tagoj ❦
Catalogue of Women vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heziodo estis greka poeto vivinta en la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. Li estas aŭtoro de "Teogonio".

Filo de terkultivisto, Heziodo travivis kampulan vivon dum sia tuta juneco. Kvankam lia frato trompe akiris pli grandan parton de la patra heredaĵo, Heziodo, danke al sia ŝparemo iĝis baldaŭ pli riĉa ol tiu. Kaj tamen li plurfoje helpis sian malhonestan fraton. Onidire por konvinki tiun fraton sekvi sanan vivon li verkis sian duan faman verkon, kiu estas instrua poemo pri la kamparaj laboroj kaj mastrumado: "Laboroj kaj tagoj".

Vivo kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Post Homero estis Heziodo la plej maljuna poeto europa, de kiu konserviĝis verkoj. Lau la juĝo de la antikvaj homoj li estis la ĉefa reprezentanto de la didaktika kaj de la heroa epopeo. Liaj gepatroj venis el Kyme (Eolio). Post la morto de la patro li ekkverelis kun la frato Perses pri heredo. La subaĉetitaj juĝistoj estis malfavorinta lin ege. Ĉagreniĝinte Heziodo forlasis la patrujon kaj setlis, laŭŝajne, en Nafpaktos/Etolio-Akarnanio. Post murdo en Oineon (Lokris) liaj ostoj laŭkomisie de la orakolejo de Delfo venis al Orĥomenos (Beotio).

Kiel je Homero (reprezentanto de la ionia-homera skolo) estis ankaŭ je Heziodo (reprezentanto de la beotia-lokria skolo) asignita serio da poemoj. Ankaŭ liaj aŭtentikaj verkoj jam frue ŝanĝitis pli malpli tiel en kvanto kiel ankaŭ je kvalito. El la tri sub lia nomo transdonitaj verkoj sendube aŭtentikas, almenaŭ fundamente, Laboroj kaj tagoj. Ili estas admonoj plenaj de mito, fabeloj kaj eldiroj koncerne la minacantan novan proceson fare de la frato post ties fordiboĉo de la hereditaĵoj. Heziodo enverke pledas perlabori monon per sincera laboro donante konsilojn utilajn pri agrikulturo, bestobredado kaj ŝipveturado. Al ĉiuj laboroj proponas Heziodo taŭgajn tagojn. Estante ne tro arta, la poemo estis altestimata ankaŭ pro la morala enhavo.

Aŭtentikas ankaŭ en la fundamento la verko Teogonio, provo sistemigi la diversajn ideojn pri mondokreado, la origino kaj la bataloj de la malnovaj kaj la novaj dioj. La poemo estas duone poezia duone instrua kaj krom la verkoj de Homero la plej grava fonto de greka koncepto pri mondo kaj teologio.

La tria poemo (Aspis Herakleous/Ŝirmilo de Heraklo) jam en antikveco taksitis malaŭtentika. Ĝi priskribas la ŝirmilon de Heraklo, imito de la homera priskribo de la Aĥilo-ŝirmilo priskribita ene de la kadro de la kverelorakonto kun Kyknos. Enkonduke staras versoj kelkaj el iu perdita hezioda poemo kun mitologia-genealogia enhavo, katalogo de la heronioj.

Heziodo kaj la Muzo, pentraĵo fare de Eugène Delacroix, kupolo de la Burbona Palaco, meze de la 19-a jarcento

Laŭdindas ĉe Homero la poeziado; ĉe Heziodo pli gravas la pensoj, la didaktikaj ideoj de la tuto: freŝeco, fantazio, naivo homeraj mankas

Kelkaj proverboj de Heziodo:

  • Fidi virinon estas tiel, kiel fidi ŝteliston.
  • Nenion prokrastu ĝis morgaŭ nek ĝis postmorgaŭ.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 257-258, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]