Angela Beesley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Beesley
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1977 (1977-08-03) (46-jaraĝa)
en Norwich
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Aŭstralio
Alma mater Aston University
Okupo
Okupo entreprenisto • retejestro • komputosciencisto • scienca esploristo
TTT
Retejo http://www.wikiangela.com/
vdr

Angela Beesley (n. 1977[1]) estas brita interreta entreprenisto. Ŝi estas kunfondinto kaj vicprezidanto por la komunejaj rilatoj de Wikia Inc..

Beesley naskiĝis en Norwich, Anglio. Ŝi ricevis bakalaŭran sciencan gradon pri psiĥologio en Aston University en 2000. Ŝi estis eduka esploristo kaj testa evoluigisto.

Ŝi fondis en oktobro de 2004 kun Jimmy Wales Wikia. Beesley estis elektita al gvidantaro de neprofita Wikimedia Foundation, sed demisiis en julio de 2006 pro la daŭraj personaj atakoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]