Francis Ford Coppola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francis Ford Coppola
Francis Ford Coppola 2011 CC.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1939 (1939-04-07) (80-jara)
en Detrojto, Miĉigano
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Napa Valley AVA
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Hofstra • UCLA School of Theater, Film and Television • Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso
Familio
Patro Carmine Coppola
Patrino Italia Coppola
Frat(in)oj Talia Shire • August Coppola
Edz(in)o Eleanor Coppola
Infanoj Sofia Coppola • Roman Coppola • Gian-Carlo Coppola
Profesio
Profesio scenaristo • produktororeĝisoroverkistofilmmuntistoplenuma produktorokomponisto • vinkultivisto
Verkoj The Rain People
Rumble Fish
Apocalypse Now
The Conversation
The Godfather
The Godfather Part II
The Godfather Part III
v  d  r
Information icon.svg

Usona reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro Francis Ford COPPOLA [fransis ford KOPola] naskiĝis je la 7-a de aprilo 1939 en Detroit, Miŝigano. Post kiam li lernis sian metion ĉe UCLA li faris plurajn mallongajn filmojn kaj la scenaron por Patton. Coppola famiĝis dum la 1970-aj jaroj kiel direktoro de The Godfather kaj The Godfather Part II, kiuj ambaŭ gajnis la Akademian Premion en la kategorio Plej Bona Filmo; la dua la unua sekvaĵo tion farinta.

Sekve al tiu sukceso, li ekfilmigis ambician version de la romano Heart of Darkness de Joseph Conrad, rescenigita dum la Vjetnama milito. La filmo, Apocalypse Now ("Apokalipso Nun"), estis tiel atakata de problemoj, inkluzive de tajfunoj, drogmisuzo, kaj mensmalsanigado, kaj tiel ofte malfruigita, ke oni ofte kromnomis ĝin "Apokalipso Iam Ajn". La filmon same laŭdis kaj malamis la kritikuloj kiam ĝi finfine ekaperis, kaj la kosto preskaŭ bankrotigis la naskiĝantan studion de Coppola, American Zoetrope. Post longa emeritiĝo, Coppola rekomecis direkti, kun iom da sukceso komerca kaj kritika. The Godfather Part III, la tria epizodo de tiu epopea trilogio, aperis en 1990.

Li ankaŭ produkis la ekfamigan filmon de George Lucas, American Grafitti.

Li havas unu filino, Sofia Coppola, kiu ankaŭ fariĝis fama reĝisoro.

Famaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Dementia 13 (Usono/Irlando, 1963)
  • The Godfather (Usono, 1971)
  • The conversation (Usono, 1973)
  • The Godfather, Part II (Usono, 1974)
  • Apocalypse Now (Usono, 1979)
  • Rumble fish (Usono, 1983)
  • The Cotton Club (Usono, 1984)
  • Tucker: the man and his dream (Usono, 1988)
  • The Godfather, Part III (Usono, 1990)
  • Bram Stoker’s Dracula (Usono, 1992)
  • Jack (Usono, 1996)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]