Rodion Malinovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodion Malinovskij
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1898 (1898-11-11)
en Odeso
Morto 31-an de marto 1967 (1967-03-31) (68-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Rodion Malinovskij
Familio
Infanoj Natalia Malinovskaya vd
Profesio
Okupo politikistooficiroverkisto vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodion Jakovleviĉ Malinovskij (ruse Родион Яковлевич Малиновский; naskiĝis la 11-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1898[greg.] (Odessa, Rusia Imperio), mortis la 31-an de marto 1967 (Moskvo, Sovetunio)) estis soveta militara komandanta defenda ministro de la Sovetunio en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Li estis soveta marŝalo kaj havis gravan rolon en la Dua mondmilito.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malinovskij

Li soldatservis en la Unua mondmilito kiel maŝinpafilisto. Li revenis en 1919 al Rusio kaj paŝis en la Ruĝan armeon. Li partoprenis en la bataloj kontraŭ la blankuloj. Li iĝis ano de la Komunista Partio en 1926, en 1930 finstudis en la Militara Akademio M. V. Frunze. Li estis konsilisto dum la Hispana Enlanda Milito (1936–39) por la respublikanoj.

Dum la Dua mondmilito, li gvidis la 6-an armeon, poste servis en la suda fronto. Li havis gravan rolon en la batalo apud Stalingrado (decembro de 1942), poste li komandis la operaciojn en Rumanio (fine de 1944) kaj Aŭstrio (printempo de 1945). Post la milito, li servis en la orient-azia parto de Rusio, en la okupita Manĉurio kaj en apudaj areoj (1945 kaj 1955 között). Malinovskij estis defenda ministro inter 1957–67 kaj kontrolis la fortajn armiladojn de la Sovetunio.