Herbert Lom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Lom
Persona informo
Herbert Lom
Naskonomo Herbert Karel Angelo Kuchacevič ze Schluderpacheru
Naskiĝo 11-a de septembro 1917
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-an de septembro 2012
en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj anglaĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Ĉeĥio vd
Familio
Edz(in)o Dina Schea (1948-1971)
Infanoj 3
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • romanisto • ĝenra aktoro • verkisto vd
Aktiva dum 1937 - 2004
Aktorado
Fama rolo komisaro Charles Dreyfus
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herbert Lom naskiĝis la 11-a de septembro 1917 en Prago, Aŭstrio-Hungario – mortinta la 27-an de septembro 2012 en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando, kun la nomo Herbert Karel Angelo Kuchacevič ze Schluderpacheru estas internacie agnoskata aktoro.

Li vizitis Universitato de Karolo en Prago kaj li studis aktoradon en praga aktora lernejo. Kiel dudekjara li komencis en Ĉeĥoslovakio aktoran karieron per du epizodaj filmaj roloj: Gustav Hodaň, filo de vidvinta advokato en melodramo laŭ romano de Maryna Radoměřská Žena pod křížem kaj kamparana helpanto en provinca dramo laŭ motivo de romana trilogio de Jan Vrba Boží mlýny.

En la jaro 1939 li fuĝis antaŭ nazioj Londonon, kie li studis danke al stipendioj en London Embassy School, The Sadlers Wells School kaj Westminster School kaj en teatro Old Vic. Dum milito (19401946) li agadis kiel heroldo en eksterlanda disaŭdigo de radiodisaŭdiga stacio BBC. Spite al lingva handikapo li realiĝis sur londonaj teatraj scenejoj, kie li solenis sukcesojn krom alia kiel Napoleono en teatraĵo de William Douglas Homea Betzi.

Komence de la 1940-aj jaroj li realiĝis ankaŭ en brita kinematografio kaj pli poste li partoprenis en eŭropaj kaj hollywoodaj filmoj. Sed pro sia akĉento li estis okupata sole en rolojn de fremduloj (krom alia polo, italo, greko, franco, germano, hispano kaj hungaro), kiujn li rolis precipe en kriminalaj kaj spionaj filmoj de 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, sed ankaŭ pli poste. La ekscitema sento de neunusignifeco, kiun li sciis evoki, antaŭdestinis lin por korpigado de la plej diversaj tipoj de krimuloj kaj fiuloj, ekde neniel damaĝaj ĝis tiuj, kiuj estis je tio pli danĝeraj, ke laŭvide ili efikis simpatie kaj elegante.

Proporcie bone li sciis interpreti vicon da staturoj, konataj el historio aŭ literaturaj verkoj, en epikaj kostumaj filmoj; ekz. Napoleono (Juna sinjoro Pitt; Milito kaj paco), kapitano Nemo (Misteroplena insulo), Herold Antipas (Granda fiŝkaptisto), Ben Jussuf (Cid), Tigranes (Spartacus), Anthemus (Nigra rozo) aŭ d-ro Van Helsing (Grafo Drakulo).

Plua multnombra grupo da staturoj, al kiuj li pruntedonis sian serioze sereniĝintan vizaĝon kun penetremaj okuloj, kreas roloj de kuracistoj kaj superaj armeaj oficiroj, el kiuj eminentas ekz. interne disharmoniiĝinta psikiatro Larson en psikologia dramo Sepa vualo, psikiatro Roger Corder en televida serio The Human Jungle, d-ro Hartz en relaborado de spiona trilero de Hitchcock Malaperinta virino, generalo Huerta en vesterno Veturado de Pancho Villa kaj majoro DuPaty de Clam en historia dramo pri proceso kun Alfred Dreyfus Mi kulpigas!

Sed mondan popularecon alportis al li nur rolo de supera komisaro Charles Dreyfus, kiun frenezigas nekapabla detektivo (Peter Sellers, Roberto Benigni) en serio de kriminalaj komedioj Komisaro Clouseau sur spuro, Reveno de Rozkolora pantero, Rozkolora pantero denove intervenas, Venĝo de Rozkolora pantero, Spuro de Rozkolora pantero, Malbeno de Rozkolora pantero, Filo de Rozkolora pantero.

Lia edzino estis literatura kaj filma agentino Dina Scheu (1948 - 1971), kun kiu li havas filojn Nicholas kaj Aleck. Li estas aŭtoro de romano pri brita dramatiko kaj politikisto Christopher Marlowe Enter kaj Spy (1978, Majstro Guilotin) kaj de romano pri fama franca kuracisto kaj inventisto de ekzekutista hakilo D-ro Guillotine.

Li dediĉas sin ankaŭ al pentrado kaj komponado de muziko. Aŭtune de 1992 li restadis en Prago enkadre de filmigado de televida komedio pri esplorado de perdita ĉeĥa humoro Sherlock Holmes en sinjora klubo aŭ Komisaro Dreyfus intervenas.