Roger Casement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Casement
Persona informo
Roger Casement
Naskiĝo 1-an de septembro 1864 (1864-09-01)
en Sandycove
Morto 3-an de aŭgusto 1916 (1916-08-03) (51-jaraĝa)
en HM Prison Pentonville
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Mortigita de John Ellis vd
Tombo Glasnevin Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Ballymena Academy vd
Partio Irish Volunteers vd
Familio
Patro Roger Casement vd
Patrino Anne Jephson vd
Gefratoj Tom Casement vd
Profesio
Okupo diplomatoverkisto • poeto • politikisto • diplomatia konsulo • revoluciulo vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Roger Casement

Siro Roger David CASEMENT (n. la 1-an de septembro 1864 en Kingstown en Irlando, m. la 3-an de aŭgusto 1916 en Londono) estis elstara brita registara oficisto, kiun oni ekzekutis pro perfido kaj kiu iĝis tiel plej grava martiro de la irlanda ribelo kontraŭ la brita regado.

Casement estis brita konsulo en portugala Orienta Afriko (nun Mozambiko; 1898–1900), poste en Angolo (1898–1900), en la Libera Ŝtato Kongo (1901–04) kaj en Brazilo (1906–11). Li senvualigis la kruelan ekspluatadon de la lokaj laboristoj fare de la blankaj komercistoj en Kongo kaj apud rivero Putumayo en Peruo. Tio alportis por li mondan famon. Laŭ raporto pri Kongo en 1904, oni traorganizis la tiean belgan administradon (1908), pro la raporto pri Putumayo li iĝis Siro (nobelo, 1912).

Li hejmenveturis al Irlando en 1912 pro malsaniĝo. Kvankam li estis el ulstera protestanta familio, li ĉiam simpatiis kun la romkatolikaj irlandaj naciistoj. Li helpis fine de 1913 fondi la Irlandajn Naciajn Voluntulojn. En julio de 1914 li vojaĝis al Novjorko por akiri apogon kontraŭ la britoj. Kiam komenciĝis la unua mondmilito, Casement esperis helpon de Germanio, tial li vizitis Berlinon, novembre de 1914. Tie li spertis, ke la germanoj ne kuraĝas militiri por Irlando kaj eĉ la irlandaj militkaptitoj ne apogas lin.

Casement provis trovi germanajn oficirojn por gvidi la Paskan ribelon (1916), sed sensukcese. Li veturis per germana submarŝipo (12-an de aprilo) al Irlando, sed li malfruis, la ribelo komenciĝis. Oni arestis lin (24-an de aprilo), kondamnis lin al ekzekuto kaj ekzekutis lin. Laŭ liaj trovitaj memorlibroj, li estis samseksema. Li ricevis ŝtatan entombigon en Irlando, en 1965.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brian Inglis: Roger Casement (1973)
  • B. L. Reid: The Lives of Roger Casement (1976)
  • Roger Sawyer: Casement, the Flawed Hero (1984)