Antônio Austregésilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antônio Austregésilo
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1876 (1876-04-21)
en Recife
Morto 23-an de decembro 1960 (1960-12-23) (84-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Infanoj Teresa Austregésilo vd
Profesio
Okupo neŭrologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antônio Austregésilo RODRIGUES LIMA [antonjŭ aŭstreĵezilŭ hodrigjz lima] (naskiĝis je la 21-a de aprilo 1876 en Recifo, kaj mortis je la 23-a de decembro 1960 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila kuracisto, instruisto kaj eseisto. Grava neŭrologiisto, li kreis la unuan lernejon pri neŭrologio en Brazilo, fondis la Brazilajn Arĥivojn pri Medicino kaj la Arĥivojn Brazilajn pri Neŭrologio kaj Psikiatrio, prezidis Akademion Nacian de Medicino kaj Societon Brazilan de Neŭrologio kaj reprezentis Brazilon en pluraj kongresoj internaciaj pri neŭrologio. Krome li estis korespondanta membro de Akademio de la Sciencoj de Lisbono, de Akademio Medicina de Parizo kaj de Akademio Medicina de Nova Jorko. Antônio Austregésilo ankaŭ estis la tria okupanto de Seĝo 30 de Brazila Beletristika Akademio, kies fondinto estas Pedro Rabelo (1868–1905). Krom grandnombraj verkoj pri medicino kaj psikologio li skribis eseojn, kiuj evidentigis lian kvaliton kiel verkisto, kun literatura inklinemo al simbolismo. Preskaŭ ĉiuj liaj verkoj estis tradukitaj al la hispana lingvo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]