Enspezimposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enspezimposto laŭ landoj en 2005
Maksimuma enspezimposto laŭ landoj en 2008

Enspezimposto estas tiu imposto, kiun alŝarĝas iu publika instanco je enspezo de la personoj aŭ kompanioj. Tiu imposto kutime estas progresiva, signifante ke ju pli granda la salajro des pli granda la imposto. Enkondukita dum la unua mondmilito, en la evoluintaj landoj la enspezimposto estas la ĉefa enspeza fonto de la ŝtato. Kutime laŭleĝe de la ŝtata jurisprudenca impostsistemo, ĉiuj enspezoj kaj ankaŭ mongajnoj, foje eĉ heredo, estas imposteblaj, do ne nur salaruloj pagas la imposton sed ankaŭ entreprenoj.

Kompaniimposto[redakti | redakti fonton]

Oni kalkulas el la pura profito, varias laŭ landoj. Ĝi estis enkondukita en 1909 en Usono.

La kompaniimpostoj plej ofte estas konstantaj, ne progresivaj.

Persona enspezimposto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rekta imposto de personoj, plej ofte progresiva, diversa laŭ landoj.

Ĝin unuafoje enkondukis Britio en 1799 per leĝo por financi militon kontraŭ Napoleono. Poste oni foje uzis, foje ne uzis ĝin.

Enkonduko okazis en Hungario en 1850, en Usono en 1913.

Enspezimposto ne estis alŝarĝita en la t.n. socialismaj landoj. Ĝin anstataŭis en tiu epoko pli alta vendimposto.

Negativa[redakti | redakti fonton]

Negativa enspezimposto (ankaŭ konata kiel "laborsubvencio") estas subvencio, kiun la ŝtato regule pagas al malriĉaj laboristoj, por suplementi iliajn enspezojn kaj tiel instigi partoprenon en la labormerkato. La bezono de subvencio fontas el la fakto, ke je malaltaj enspezaj niveloj, senimpostigo ne gravas, ĉar ili eĉ ne atingas la impostan sojlon. Negativa enspezimposto kuniĝas al aliaj iloj, kiuj venis por certigi minimuman enspezon, inkluzive de minimuma salajro kaj enspezkomplemento. Negativa enspezimposto estas konsiderata de ĝiaj propagandantoj kiel alternativa ideo al senkondiĉaj stipendioj.

La ideo de negativa enspezimposto estis disvolvita en la 1940-aj jaroj de brita politikisto Juliette Reese-Williams, kaj en 1962 la ekonomikisto Milton Friedman daŭre faris tion en sia libro Capitalism and Liberty.

Ekde 2003 en la Unuiĝinta Reĝlando estis donita subvencio nomata Working tax credit, Laborimposta kredito, kiun la ŝtato pagas al malaltaj salajruloj, kaj ĝiaj principoj similas al tiuj de negativa enspezimposto.