Koncize

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncize
revuo


vdr
Esperantlingva anonco pri Amnestio Internacia en Koncize, 1991

koncize estis komuna gazeto de la eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj aperinta de julio 1967 ĝis oktobro 2000. Kutime ĝi aperis 6-foje jare kun 16 ĝis 24 paĝoj en formato A5 (en la komencaj jaroj A4). Ĝin abonis ŝanĝiĝanta nombro (inter 4 kaj 10) de junularaj Esperanto-asocioj por siaj membroj; la eldonkvanto estis kutime inter 600 kaj 1000 ekzempleroj.

Fondis la revuon la 4-an de junio 1967 en Lieĝo tri landaj asocioj de TEJO: la tiama Belga Esperantista Junulara Asocio (BEJA), Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ). Por BEJA subskribis Serge Denoël, por GEJ Uwe-Joachim Moritz kaj por NEJ Wim Jansen. Dum IJK 1967 en Roterdamo ankaŭ Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) aliĝis.

La gazeto celis ĉefe informi pri junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo; ĝi do aperigis multajn aliĝilojn kaj raportojn pri tiaj aranĝoj. La ideo de koncize estis, ke ĉiu kunlaboranta landa asocio nomumu landan redaktoron, kiu regule sendu materialojn al la ĉefredaktoro. Tamen dum la pli ol 30-jara ekzistado de la gazeto tiu ĉi ideo apenaŭ realiĝis - nur en la komencaj jaroj la landaj redaktoroj vere kunlaboris.

Ĉefredaktoroj tra la jaroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]