Filipo de Orléans
Filipo de Orléans, Duko de Orléans, Regento de Francio (franclingve Philippe d'Orléans), duko de Chartres, duko de Orléans (1701), duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1674 en Saint-Cloud - mortis la 2-an de decembro 1723 en Versailles) plenumis la regentecon de Francio ekde la morto de Ludoviko la 14-a (1715) ĝis la plenaĝeco de Ludoviko la 15-a.
Li estis filo de Filipo de Francio kaj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato.
La Regenteco, en la historio de la Reĝlando Francio, antonomazie referencas al tiu periodo de regenteco instalita post la morto de Ludoviko la 14-a (1-a de septembro 1715) pro troa juna aĝo de lia nomumita heredanto: nome Ludoviko la 15-a, kiu tiam havis nur 5 jarojn kaj 9 monatojn. Tiu periodo estis rimarkinda pro sia progresemo, sed la kredindecon de la Ŝtato malfortiĝis. La Regenteco finis oficiale je la plenaĝeco de Ludoviko la 15-a (je 13 jaroj kaj 1 tago) en februaro de 1723, sed sekvis «politika regenteco».
Li estas, ĝis nun, kromnomita la Regento (le Régent).

