Ilse Aichinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilse Aichinger
Persona informo
Ilse Aichinger
Naskonomo Ilse Aichinger
Naskiĝo 1-an de novembro 1921 (1921-11-01)
en Vieno
Morto 11-an de novembro 2016 (2016-11-11) (95-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Unua Respubliko AŭstrioAŭstrio vd
Alma mater Gymnasium Sacre Coeur Wien • Ursulinenkloster Wien • Universitato de Vieno vd
Subskribo Ilse Aichinger
Familio
Patro Ludwig Aichinger vd
Patrino Berta Aichinger vd
Gefratoj Helga Michie vd
Edz(in)o Günter Eich vd
Infanoj Clemens Eich • Mirjam Eich vd
Profesio
Okupo verkisto • radiodramisto • poeto vd
Laborkampo literaturoprozopoezioradiodramo vd
Aktiva en VienoUlmGroßgmainGeisenhausenBreitbrunn am ChiemseeLenggriesFrankfurto ĉe Majno vd
Aktiva dum 1945– vd
Verkado
Verkoj The Greater Hope ❦
Story in Reverse ❦
Eliza Eliza vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ilse AICHINGER [ilse ajĥinga] (naskiĝinta la 1-an de novembro, 1921, mortinta la 11-an de novembro 2016 en la naskiĝurbo Vieno[1]) estis aŭstra verkistino.

Aichinger naskiĝis en Vieno. Ŝi pro siaj judaj radikoj (la patrino estis judino) spertis tre malfacilan junaĝon. Post la Dua mondmilito ŝi finfine rajtis komenci studadon, sed ŝia intereso pri medicino baldaŭ cedis al la literaturo. Ekde 1950 ŝi laboris ekz. kiel lektorino kaj kontribuis al la fondado de altlernejo en Ulm, Germanio. Ŝi fariĝis membro de la Gruppe 47 kaj en la jaro 1953 ŝi edziniĝis al la verkisto Günter Eich, kiu mortis en 1972.

La verkaro de Ilse Aichinger konsistas el romanoj, rakontoj, radiodramoj kaj liriko; multo havas membiografiajn trajtojn. La aŭtorino gajnis diversajn literaturpremiojn kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj reprezentantoj de la germanlingva postmilita literaturo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die größere Hoffnung (membiografia romano, 1948)
  • Rede unter dem Galgen (rakontoj, 1952; 1953 sub la titolo Der Gefesselte)
  • Knöpfe (radiodramo, 1953)
  • Besuch im Pfarrhaus (radiodramo, 1961)
  • Eliza, Eliza (rakontoj, 1965)
  • Auckland (kolekto de radiodramoj, 1969)
  • Meine Sprache und ich ("Mia lingvo kaj mi", rakontoj, 1978)
  • Verschenkter Rat (poemoj, 1978)
  • Kleist, Moos, Fasane (prozo, 1987)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]