Ordeno de Sankta Mikaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko la 1-a meze de siaj kavaliroj.
Distingeblas ĉirkaŭ la kolo de la reĝo kaj de la kavaliroj la ordena kolĉeno

La Ordeno de Sankta Mikaelo estas franca kavalira ordeno, fondita en Amboise la 1-an de aŭgusto 1469 far Ludoviko la 11-a.

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita responde al la fondo de la ordeno de la ŝaffelo. La reĝo de Francio direktis ĝin kaj la tridek ses kavaliroj estis devigitaj ĵuri je li.

Sidejo[redakti | redakti fonton]

La sidejo estis unue la abatejo de la Monto Sankta Mikaelo, sed la loko estis tiom for de Parizo ke neniam okazis iu kunveno tie. Jam en 1496 la sidejo estis tial translokigita al la Sankta kapelo de Vincennes. En 1555 Ludoviko la 14-a translokis la sidejon ĉe Cordeliers en Parizo. Tiel la reĝo povis krei reton de fideluloj ne rekte ligitaj al feŭdaj fideluloj.

Ordena vesto[redakti | redakti fonton]

La kavaliroj portis blankan matelon kaj karmezinan vestaĵon sur la kapo kaj la ŝultroj. Ili portis oran kolĉenon farita el malgrandaj konkoj ligitaj per nodoj de kiuj pendis medaliono reprezentante la arkianĝelon mortigante la dragonon.

Neniigo[redakti | redakti fonton]

La ordeno estis neniigita en 1791. Ludoviko la 18-a rekreis ĝin en 1814, sed ĝi fine malaperas en la jaro 1830.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]