Traktato de Saint-Clair-sur-Epte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Saint-Clair-sur-Epte estis subskribita la 11-an de julio 911 inter Karolo la 3-a kaj Rollo, normana estro. Ĝi celis instaligi la vikingojn en Neŭstrio por protekti la reĝlandon de Karolo kontraŭ ĉiu nova invado de la norduloj.

Ekzistas neniu skribaĵo de tiu traktato kiu naskis la dukujon de Normandio.

Per tiu traktato Karolo la 3-a cedas al Rollo la regiono inter la riveroj Epte kaj Oise, krom la francan Vexin: t.e. la grafujoj kaj episkopujoj de Rouen, Évreux kaj Lisieux. Tio estas la nuna Supra Normandio kaj aldone la lando de Auge.
Rollo akceptis baptiĝi kaj edziĝi al Gisèle, bastarda filino de Karolo la 3-a. Li ankaŭ devis akceptii la reĝon kiel feŭdalan sinjoron. Sed tie ĉi, laŭ historio, la afero komplikiĝis, ĉar Rollo rifuzis genuiĝi antaŭ la reĝo kaj kisi ties piedon. Oni trovis kompromison: parenco de Rollo prenis la piedon de la reĝo, sed sen genuigi tiel alte levis ĝin, ke la reĝo perdis ekvilibron kaj falis teren.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • François Neveux, L’Aventure des Normands - VIIIe-XIIIe siècle, Perrin, Paris, 2006, ISBN|2-286-02004-3
  • François Neveux, La Normandie des ducs aux rois - Xe-XIIe siècle, Éditions Ouest-France Université, Rennes, 1998, ISBN|2-7373-0985-9
  • Jean Renaud, Les Vikings et la Normandie, Éditions Ouest-France Université, Rennes, 1989, ISBN|2-7373-0258-7