Ahatanhel Krimskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahatanhel Krimskij
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1871 (1871-01-03)
en Volodimir
Morto 25-an de januaro 1942 (1942-01-25) (71-jaraĝa)
en Kostanaj
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Loĝloko MoskvoKievo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunio vd
Alma mater Faculty of History and Philology of Moscow University • Instituto Lazarev de Orientaj Lingvoj • Pavlo Galagan College vd
Subskribo Ahatanhel Krimskij
Familio
Patro Q4242928 vd
Parencoj Mykola Levchenko vd
Profesio
Okupo poeto • antropologo • historiisto • universitata instruisto • verkistotradukisto vd
Laborkampo historiolingvosciencoorientalistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahatanhel Krimskij (ukraine Агатангел Юхимович Кримський, naskiĝis la 3-an de januaro 1871 en Volodimir Volinskij, mortis la 25-an de januaro 1942 en Kostanaj) estis ukraina sciencisto-orientalisto, literaturciencisto, historiisto, poeto, poligloto, socia aganto kaj tradukisto.

Li regis ĉ. 60 lingvojn. Inter1892-1896 li estis studento de la Lazareva Instituto de orientaj lingvoj en Moskvo. Post scienca oficvojaĝo tra Sirio kaj Libano li iĝis profesoro en la sama Instituto (ekde 1900), kie li instruis la araban, la persan kaj la turkan. Li estis membro de Ŝevĉenka Scienca Societo kajkunfondinto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio (ukrainie: Національна академія наук України Nazionalna akademija nauk Ukrajiny). Speciale menciindas lia kontribuo al la studo de la lingvo kaj kulturo de la krimeaj tataroj, el kies popolo lia patro venis. Kiel unu el la unuaj rusaj orientalistoj, Krymskyj rigardis la historion de la Oriento kiel parton de monda historio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ahatanhel Krimskij naskiĝis en (Krim)tatara familio en Volinio. Finis jezuitan kolegion en Kievo. Post bolŝevika puĉo kaj sendependiĝo de Ukrainio en 1918 revenis al la patrujo, estis profesoro de Kijiva Universitato; kunfondinto kun Pavlo Skoropadskij de la Sciencakademio de Ukrainio en 1918. Multjara direktoro de la Instituto de Orientalistiko (Kijivo, 1921-1929). En 30-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis fakte forigita de scienca agado. En 1941 li estis arestita pro kontraŭsoveta propagando kiel ukraina naciisto, estis mortigita (1942) en malliberejo de Kostanaj, Kazaĥio.

Krimskij estis defendanto de sendependeco de la ukraina lingvo, liajn politikajn opiniojn influis interalie Ivan Franko kaj Lesja Ukrajinka. Li verkis poemojn, tradukis el multaj orientaj kaj eŭropaj lingvoj, ekzemple la robajojn de Omar Ĥajam, Mil kaj unu noktojn, kantojn de Hafizo. Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova, Klara Rabinoviĉ kaj Vasil Atamanjuk (Ukraina Stelo,1991,1).

Ahatanhel Krimskij sur ukraina poŝtmarko

Bibliografio, literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Кримський Агатангел Юхимович, en: Енциклопедія історії України: Т. 5. Редкол.: В. А. Смолій (голова) та ін. НАН України. Інститут історії України. – Київ 2008, Eld. «Наукова думка». ​ISBN 966-00-0632-2​.
  • Енциклопедія українознавства, Lviv 1993, vol. 3, p. 1184
  • История мусульманства (La Historio de Islamo), 3 volumoj, Moskvo 1903/04.
  • История Турции и ее литературы (La historio de Turkio kaj ĝia literaturo), 2 vol'oj, Moskvo 1910–1916.
  • История арабов и арабской литературы светской и духовной (La Historio de la Araboj kaj Araba Sekulara kaj Spirita Literaturo), 3 volumoj, Moskvo 1911–1913.
  • История новой арабской литературы (Historio de moderna araba literaturo), Moskvo 1971.