Hugo Gernsback

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Gernsback
Persona informo
Hugo Gernsback
Naskonomo Hugo Gernsbacher
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1884 (1884-08-16)
en Luksemburgo
Morto 19-an de aŭgusto 1967 (1967-08-19) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoLuksemburgo vd
Profesio
Okupo inventisto • redaktisto • verkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo GERNSBACK (germana elparolo [gernsbak]; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1884 en Luksemburgo; mortis la 19-an de aŭgusto 1967 en Novjorko, Usono) estis la aŭtoro de la termino sciencfikcio.

Gernsback elmigris al Usono en 1905. Li laboris en Usono pri radio kaj televido, sed plej famiĝis kiel redaktoro de la sciencfikcia revuo Amazing Stories, kiun li fondis en 1926, kaj kie li lanĉis la anglan terminon scientifiction (mallongigo de scientific fiction, "scienca fikcio" aŭ "scienca beletro"), baldaŭ modifitan al science fiction.

Gernsback donis sian nomon al la Premio Hugo, donita ĉiujare al sciencfikciaj tekstoj de pluraj subĝenroj (laŭ la longeco de la teksto) post voĉdonado de la membroj de la World Science Fiction Society. (La nomo foje kaŭzis konfuzon; ekzemple, Literatura Foiro iam erare asertis ke la fama sciencfikcia verkisto Isaac Asimov ricevis la premion de Victor Hugo, kio tamen estas tute alia afero.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]