Emmanuel Milingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Milingo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1930 (1930-06-13) (93-jaraĝa)
en Zambio
Lingvoj njanĝaangla
Ŝtataneco Zambio
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Emmanuel Milingo (nask. 13-an de junio 1930 en Zambio) estas iama romkatolika ĉefepiskopo kaj ekzorcisto.

Li iĝis ĉefepiskopo de Lusaka en 1983. Li poste praktikis ekzorcismon en Italio kaj tiel iĝis publike konata. Li eldonis je rap-kd en 1995 (Gubudu Gubudu).

Pli poste li iĝis apoganto de Sun Myung Moon kaj edziĝis en aĝo de 71 la koreaninon Maria Sung en Novjorko. Post tri monatoj li revenis al la katolika eklezio kaj petegis je pardono ĉe papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu fermis lin inter murojn de Zagarolo por ke li penitencu. Dumtempe lia edzino ploregis kaj malsat-strikis sur la placo de Sankta Petro.

Li reprenis la kontakton kun la Moon-movado en 2006 kaj kun sia "edzino". Li nomumis episkopo kvar edziĝintajn virojn en septembro de 2006 en Vaŝingtono. Responde je tio, Milingo estis ekskomunita el la katolika eklezio la 26-an de septembro 2006.