Saltu al enhavo

Wilhelm Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm HERRMANN (naskiĝis la 17-an de aprilo 1901 en Neustadt (Supra Silezio) en samnoma distrikto, Prusio, Germana Imperiestra Regno; mortis en 1968 en Lampertheim, suda Heslando) estis germana esperantisto. Li estis doktoro pri juro kaj laboris kiel distrikta juĝisto (germane: Oberamtsrichter) en Lampertheim, .

En 1945 li estis elpelita el sia hejmurbo kaj translokiĝis al Turingio. De tie li fuĝis en 1951 al Lampertheim.

Hermann esperantistiĝis jam en 1920, sed aktivis en la movado nur ekde 1951. De 1953 ĝis 1958 (jaro, en kiu li grave malsaniĝis) kaj de 1961 ĝis 1967, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). En 1959 li elektiĝis honora prezidanto de GEA. De 1956 ĝis 1962 li estis estrarano de UEA.

Pri lia agado kiel juĝisto ni legas en la nekrologo: „Liaj kolegoj juĝistoj akcentis lian profundan senton por justeco super la paragrafoj, lian socian respondecon kaj lian neŝanceleblan religiecon, el kies pura pieco fluis liaj fortoj de persisto en obstakloj, fido al la venko de l' bono kaj kredo al homa progreso, malgraŭ ćiaj malhelpoj."[1]

Kiel prezidanto de GEA li zorgis pri nova statuto (1954) kaj membriĝo de la asocio al UEA (1955). Li iniciatis la Eŭropan Kampanjon de GEA kaj energie agadis, por konvinki instancojn, speciale la Eŭropan Konsilion, aŭtoritatojn, politikistojn kaj sciencistojn pri la utilo de Esperanto por komuna Eŭropo.

Li tradukis la unuan parton de Germana Antologio (p. 17 ĝis 164, pri la fruĝermana epoko ĝis ĉ. la jaro 1250). Kvankam li postlasis tiun ĉi parton kiel prespretan manuskripton, ĝi publikiĝis nur 17 jarojn post lia morto.[2] Krome li kontribuis per multaj artikoloj al Germana Esperanto-Revuo (GER), la organo de GEA.

Herrmann havis edzinon kaj du gefilojn.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1955: Die Wiederherstellung der kulturellen Einheit Europas durch Latein oder Esperanto? Eine Buchkritik (La restarigo de la kultura unueco de Eŭropo per la latina aŭ Esperanto? Libro-recenzo). En: GER 1955, p. 129-131. (Kun foto de la aŭtoro kaj ties edzino).
  • 1956: Theorie und Praxis (Teorio kaj praktiko). En: GER 1957, p. 3-4.
  • 1957: Neun Thesen zum europäischen Sprachenproblem (Naŭ tezoj pri la eŭropa lingvoproblemo). En: GER 1957, p. 37-38.
  • 1958: Rückblick – Ausblick (Retrorigardo – antaŭrigardo). En: GER 1958, p. 1–2.
  • 1958: Juristoj-Esperantistoj. En: GER 1958, p. 4.
  • 1960: La internaciaj lingvo-problemoj en okcidenta Eŭropo. En: Esperanto (UEA) 1960, n-ro 7–8, p. 121

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]
  • Honora Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio en 1959
  • Bundesverdienstkreuz 1. Klasse (Federacia Meritkruco) en 1966

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ni funebras pri D-ro Wihelm Herrmann. Multjara prezidinto de GEA kaj iniciatinto de la Eŭropa Kampanjo. En: GER 5/1966, p. 51.
  2. Germana Antologio (ekde la plej frua epoko ĝis ć. 1700), Tradukita de Wilhelm Herrmann kaj Helmut Rössler, redaktita de Ortwin Brodt. Bleicher-eldonejo, Gerlingen 1985.
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Siegfried Ziegler (1947 - 1953)1953 - 1958 kaj 1961 - 1967Eduard Schoen (1958 - 1961) kaj Werner Bormann (ekde 1967)