Stepan Rudanskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stepan Rudanskij
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1833 (1833-12-25)
en Khomutyntsi, Kalynivka Raion,  Ukrainio
Morto 3-an de majo 1873 (1873-05-03) (39-jaraĝa)
en Jalto
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Polikura tombejo
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperial Academy of Medical Surgery
Okupo
Okupo tradukisto • poeto • verkisto
vdr

Stepan RUDANSKIJ ukraine Степан Руданський (6-a de januaro 1834 (25-a de decembro 1833) — 3-a de majo 1873) estis ukraina poeto. Naskiĝis en Podolio en la familio de la pastro. Lernis en Podolia seminario. Pro la konflikto kun la patro li translokoĝis en Peterburgo, kie lernis en Medicina akademio. Tie konatiĝis kun la verkoj de Ivan Kotlarevskij, Taras Ŝevĉenko, kun ukrainaj verkistoj, kiuj eldonis revuon "Osnova". La unuaj verkoj publikigis en 1859 en Peterburgo. De 1861 laboris kiel kuracisto en Jalto, Krimeo. Tie ekinteresiĝis pri arkeologio kaj etnografio. Verkis poemojn, kantojn kaj humur-versojn (ukraine - spivomovka). Mortis en Jalto pro ftizo, enterigita en Masandra tombejo.

Liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov, Vladimir Samodaj, Volodimir Pacjurko, Kris Long.