Anna Lindh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Lindh
Persona informo
Anna Lindh
Naskonomo Ylva Anna Maria Lindh
Naskiĝo 19-an de junio 1957 (1957-06-19)
en Enskede-Årsta parish
Morto 11-an de septembro 2003 (2003-09-11) (46-jaraĝa)
en universitata hospitalo Karolinska
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikado vd
Mortigita de Mijailo Mijailović vd
Tombo Katarina kyrkogård vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Partio Sveda socialdemokratia partio vd
Familio
Patro Staffan Lindh vd
Edz(in)o Bo Holmberg vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ylva Anna Maria LINDH (naskiĝis la 19-an de junio 1957, mortis la 11-an de septembro 2003) estis sveda advokato kaj socialdemokratia politikisto, kiu estis parlamentano por la distrikto de Södermanland ĝis ŝia atenco dum ŝia tria oficperiodo. Kvar tagojn antaŭ referendumo pri la anstataŭigo de la sveda krono per la eŭro kiel valuto, Mijailo Mijailović ponardis ŝin la dekan de septembro 2003 ĉe la grandmagazeno de Nordiska Kompaniet (“la norda firmao”) en la urbocentro de Stokholmo; ŝi mortis la sekvan matenon en Universitata hospitalo Karolinska. Laŭ multaj, Anna Lindh estis sekvonta Göran Persson kiel estro de la Socialdemokratoj kaj kiel ĉefministro de Svedio. Ŝia plej granda engaĝiĝo estis al internacia kunlaboro kaj solidareco, same kiel al mediaj aferoj. Ŝi laboris pri tiuj temoj dum sia kariero, estante la Ministro pri mediprotekto de 1994 ĝis 1998, kaj tiam la Ministro pri eksteraj aferoj dum la lastaj kvin jaroj da sia vivo.

Ŝi naskiĝis en Enskede, en Stokholmo, kaj diplomiĝis el la fakultato de juro ĉe la Universitato de Uppsala en 1982. Parlamentano de 1982 ĝis 1985 kaj de 1998, vicurbestro de Stokholmo de 1991 ĝis 1994, ŝi edziniĝis al Bo Holmberg, estro de la gubernio Södermanland, kaj kun li naskis du filojn, David and Filip. Ŝi forte kaj malkaŝe kampanjis por aligi Svedion al la eŭro en la referendumo la 14-an de septembro 2003.

Murdita[redakti | redakti fonton]

Anna Lindh mortis frumatene la 11-an de septembro 2003, post ponarda atako en Stokholmo, kiu okazis posttagmeze de la 10-a de septembro. Iom post la 4-a posttagmeze, ŝi estis atakita dum butikumado ĉe la superbazaro Nordiska Kompaniet. Ŝi estis ponardita en la bruston, stomakon kaj brakojn. Post la atako oni rapide portis ŝin al la hospitalo Karolinska, kie dum naŭ horoj oni operaciis ŝin. Laŭdire ŝi multege sangis interne, ŝia hepato severe difektiĝis, kaj ŝia kondiĉo restis severa, kvankam ŝi komence ŝajnis pliboniĝi post la operacio. Unu horon post la operacio, necesis rekomenci la operacion pro nova malsaniĝo. Je la 5:29 malsukcesis la lasta provo savi ŝian vivon kaj oni deklaris Anna Lindh oficiale morta.

La murdinto sukcesis eskapi post la krimo. Laŭ atestantoj kiuj vidis la murdon, lia atako ŝajnis senpanika kaj intenca. La murdinto havis palan haŭton, brunajn harojn, 30 ĝis 40 jarojn. La polico organizis telefonan numeron por iu ajn kiu povus helpi trovi lin, kaj komencis vaste serĉi lin, komencante en Stokholmo.

Anna Lindh estas la dua grava sveda politikisto kiu estis murdita en la pasintaj dudek jaroj, la unua estas ĉefministro Olof Palme, kiu mortis en 1986 pro ankoraŭ netrovita atakinto.

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia ĝoja kaj malferma personeco, Lindh estis enorme populara politikisto en Svedio, kaj ŝian morton sekvis ondo de publika malĝojo. La vendredon post ŝia morto, okazis tre populara kunveno en Sergels Torg, granda placo en Stokholmo.

Post la atako, oni tuj nuligis ĉion rilate al la eŭrokampanjo, ambaŭflanke. Oni anoncis ankaŭ ke oni nuligos televidajn reklamojn, kaj rilatajn afiŝojn.

Post kunsido je tagmezo de septembro la 11-a, kun ĉefministro Göran Persson kaj estroj el aliaj politikaj partioj en la Sveda parlamento, oni decidis ke la mortigo ne ŝanĝos la daton de la referendumo (la 14-a de septembro). Partiestroj unuanime promesis subteni okazigi la baloton laŭ la antaŭaj planoj, kaj respekti la rezulton.

La registaro anoncis ke Jan O. Karlsson, nun ministro pri migrado, agos provizore kiel ministro pri eksterlandaj aferoj.

Monumento al Anna Lindh en Stokholmo. La teksto tradukiĝas al “La ministro pri eksteraj rilatoj, Anna Lindh, lastafoje prelegis sur la ŝtuparo de la Medborgarhus (‘Civitana Domo’) la naŭan de septembro 2003.”
Foto:Tage Olsin

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]