Wolf Lepenies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf Lepenies
Persona informo
Wolf Lepenies
Naskiĝo 11-an de januaro 1941 (1941-01-11) (83-jaraĝa)
en Olsztyn
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Monastero vd
Familio
Infanoj Philipp Lepenies • Julia Lepenies • Robert Lepenies vd
Profesio
Okupo verkistosociologo • universitata instruisto • politikologo vd
Laborkampo sociologiopolitika scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolf Lepenies (* la 11-an de januaro 1941 en Allenstein, hodiaŭ Olsztyn, Orienta Prusio) estas germana sociologo, sciencista politikisto kaj scienca aŭtoro. La 8-an de oktobro 2006 dum la Frankfurta librofoiro li ricevis la Pacopremion de la Germana Librokomerco (Friedenspreis des deutschen Buchhandels).

Inter la jaroj 1984 kaj 2006 Wolf Lepenies estis profesoro por sociologio de la Libera Universistato Berlino (Freie Universität Berlin) kaj inter la jaroj 1986 kaj 2001 rektoro de la Scienca Kolegio Berlino (Wissenschaftskolleg zu Berlin).

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1984 - premio Alexander-von-Humboldt
  • 1988 - premio Karl-Vossler
  • 1998 - premio Leibniz-Ring-Hannover
  • 1999 - premio Joseph-Breitbach
  • 2000 - premio Theodor-Heuss
  • 2003 - medalo Leibniz de la Berlina-Brandenburga Akademio de Sciencoj
  • 2006 - Pacopremio de la Germana Librokomerco

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Melancholie und Gesellschaft, Melankolio kaj Socio, 1969 (disertacio 1967)
  • kun Hans Henning Ritter: Orte des wilden Denkens - Zur Anthropologie von Claude Levi-Strauss, Lokoj de sovaĝa pensado - Pri la antropologio de Claude Levi-Strauss, 1970
  • Soziologische Anthropologie - Materialien, Sociologia antropologio - materialoj, 1971
  • Das Ende der Naturgeschichte - Wandel kultureller Selbstverständlichkeiten, La fino de natura historio - ŝanĝiĝo de kulturaj memkompreneblaĵoj, 1976
  • Geschichte der Soziologie, Historio de sociologio (en kvar volumoj), 1981
  • Die drei Kulturen - Soziologie zwischen Literatur und Wissenschaft, La tri kulturoj - Sociologioj inter literaturo kaj scienco, 1985
  • Autoren und Wissenschaftler im 18. Jahrhundert: Linné - Buffon - Winckelmann - Georg Forster - Erasmus Darwin, Aŭtoroj kaj sciencistoj dum la 18-a jarcento: Linné - Buffon - Winckelmann - Georg Forster - Erasmus Darwin, 1988
  • Gefährliche Wahlverwandtschaften - Essays zur Wissenschaftsgeschichte, Danĝeraj elektoparencecoj - eseoj pri la historio de scienco, 1989
  • Folgen einer unerhörten Begebenheit. Die Deutschen nach der Vereinigung, Sekvoj de nekredebla okazaĵo - la germanoj post la ŝtata unuiĝo, 1992
  • Aufstieg und Fall der Intellektuellen in Europa, Kresko kaj malkresto de la intelektuloj en Eŭropo, 1992
  • Sainte-Beuve - Auf der Schwelle zur Moderne, Sainte-Beuve - sojle al la moderna epoko, 1997
  • Benimm und Erkenntnis, Bona konduto kaj scienca ekkono, 1997
  • Sozialwissenschaft und sozialer Wandel - Ein Erfahrungsbericht, Socia scienco kaj socia ŝanĝiĝo - laŭsperta raporto, 1999
  • Kultur und Politik - Deutsche Geschichten, Kulturo kaj politiko - germanaj historioj, 2006
  • The Seduction of Culture in German History, La delogo de kulturo dum la germana historio, 2006