Kalevala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lando de herooj
Origine 'Kalevala'
Lando de herooj
literatura verkopopola eposo
Aŭtoroj
Aŭtoro Elias Lönnrot
Lingvoj
Lingvo karela lingvo
Eldonado
Eldondato 1835
Ĝenro rakonta poezioepopeo
Komento kaj noto
Komento Kalevala, nome Finna nacia eposo de Elias Lönnrot. Unua eldono, 1835.
vdr
Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj, pentraĵo de Akseli Gallen-Kallela.
Elias Lönnrot.
La patrino de Lemminkäinen, pentraĵo de 1897 fare de Akseli Gallen-Kallela: ŝi prezentiĝas ĵus trovinta la kadavron de sia filo el la malhela rivero.
La statuo de Väinämöinen fare de Robert Stigell (1888) ornamas la Vanha Ylioppilastalo (malnova loĝejo de la studentoj de Helsinki Universitato) konstruita en 1870 en Helsinki, Finnlando.

Kalevala (finne Kalevala [ˈkɑleʋɑlɑ], "Lando de herooj") estas epopea poemo kiun kompilis Elias Lönnrot en la 19-a jarcento, el finnaj kaj karelaj folkloraj fontoj kaj mitologio.[1] Ĝi estas la popola eposo de Finnlando kaj Karelio. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917.[2][3]

Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.

Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn enhavantajn 22,795 versojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata.[4]

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Triopo de Aino de Akseli Gallen-Kallela 1891. Maldekstre: unu renkonto de Aino kaj Väinämöinen. Dekstre: Aino bedaŭras siajn malfacilaĵojn kaj decidas finigi sian vivon pli ol edziniĝi al maljunulo. Meze: fino de la historio – Väinämöinen kaptas la fiŝon de Aino sed malkapablas teni ŝin.
Robert Wilhelm Ekman: Väinämöinen

Iuj el la ĉapitroj priskribas antikvajn mitojn pri la kreado de la Tero, longan geedziĝan ceremonion, kaj la ĝustajn vortojn por kuracado, aŭ prilaborado de lignometalo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Enkonduko.- La kantisto anoncas, ke la prapatraj versoj svarmas al li en la buŝon, invitas kamaradon kune kanti, mallonge nomas la ĉefajn subjektojn de sia kanto, kaj finas tiun enkondukon dirante :[5]
Do, mi kantos bonan kanton, ŝatas servi la plej belajn
ĉe manĝaĵo el sekalo, ĉe biero el hordeo,
Sed se oni emas servi nek bieron nek mielon,
tamen mi volonte kantos, eĉ se oni servos akvon,
por gajigi la vesperon, por glorigi jenan tagon,
por amuzi dum la nokto, por saluti la morgaŭon.
  • Unua kanto.- Kreado de la mondo el la marfeino Ilmatar, kiu gravedas enakve sepcent jarojn. Kun helpo de alta dio Ukko, ŝi naskas ĉiujn elementojn de la mondo.
  • Dua kanto.- La prapoeto Väinämöinen kantas kaj samtempe kreas la arbojn, la arbarojn kaj la plantojn (agrikulturo).
  • Tria kanto.- Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, defias kante tiun, sed Väinämöinen venkas kaj uzas sian kantomagion por ekdetrui sian rivalon kiu pli kaj plu dronas en koto, ĝis kiam la venkinto pardonas lin ricevinte promeson ricevi la fratinon de Joukahainen kiel edzino (eko de literaturo).
  • Kvara kanto.- Ploro de Aino, la fratino de Joukahainen, kiu ne volas esti edzino de Väinämöinen. Ŝia patrino male klopodas konvinki ŝin akcepti la prapoeton, kiu estas malakceptita de la junulino, kiu finfine dronas enakve.
  • Kvina kanto.- Väinämöinen fiŝkaptas strangan fiŝon (fiŝkaptado), kiu estas fakte Aino, kiu finfine fuĝas enfunden. Väinämöinen ploras al sia mortinta patrino, kiu konsilas lin iri norden serĉi belan edzinon.
  • Sesa kanto.- Dum Väinämöinen veturas norden, Joukahainen embuskas lin, sagopafas kaj atingas la ĉevalon, dum Väinämöinen falas en la maron, kiu trenas lin for internen.
  • Sepa kanto.- Aglo savas Väinämöinen kaj lasas lin sur nekonata tero. Louhi, la mastrin' de Nordo, konsolas lin, promesas sian filinon kaj direktas lin hejmen.
  • Oka kanto.- Survoje li am-dialogas kun junulino sur ĉielarko kiu postulas pruvojn. Dum ŝipkonstruado, Väinämöinen vundas sian kruron kaj li serĉas kuraconton.
  • Naŭa kanto.- Dum sango eliras el la vundo kaj maljunulo klopodas bremsi tion, priskribo pri kreo de fero, ŝtalo kaj rusto (metalurgio).
  • Deka kanto.- Väinämöinen serĉas la forĝiston Ilmarinen, kiu veturas norden por konstrui Sampon (muelilo).
  • Dekunua kanto.- La "labilmensa" Lemminkäinen sercas virinojn norde, rabas Kyllikki kaj ili pariĝas post ĵuro ke li ne militiros kaj ŝi ne danciros.
  • Dekdua kanto.- Iam li malfruis kaj ŝi danciris. Li spite malkonsilojn de patrino kaj edzino, militiras norden, ĉefe serĉe de valormetaloj kaj novan virinon.
  • Dektria kanto.- Louhi, mastrin' de Nordo, postulas al Lemminkäinen ĉasi alkon de Hiisi. Tiu mendas utilajn skiojn (skiado), sed vane, li ne atingas tiun alkon.
  • Dekkvara kanto.- Lemminkäinen ĉasas la alkon de Hiisi. Tiam Louhi postulas al Lemminkäinen kapti ĉevalon de Hiisi. Lemminkäinen kaptas la ĉevalon de Hiisi. Tiam Louhi postulas al Lemminkäinen ĉasi cignon de Mortejo. Kiam tiu estas ĉasonta ĝin, ofendita maljuna paŝtisto pafas viperon kontraŭ li kaj Lemminkäinen mortas.
  • Dekkvina kanto.- La patrino de Lemminkäinen iras norden serĉi sian filon. Ŝi trovas la kadavron dispecigita kaj sukcesas kunigi ĝin (anatomio) kaj paroligi lin danke al ŝmiraĵoj aportitaj de abelo.
  • Deksesa kanto.- Väinämöinen klopodas konstrui ŝipon (ŝipkonstruado) el diversaj lignospecoj (forstado) sed mankas al li magiaj vortoj, kiujn li ne trovis ĉe Mortejo.
  • Deksepa kanto.- Väinämöinen serĉas la forĝiston Ilmarinen, kiu havigas al li taŭgajn armilojn kaj feraĵojn. Vipunen estas magia ento sur kiu kreskas arboj. Väinämöinen trapikas ĝian buŝon kaj Vipunen englutas lin sed poste faras forpelan diskurson. Väinämöinen pretas resti se li ne ricevas magiaĵojn de Vipunen, kiu finfine magikantas. Väinämöinen eliras kaj uzas la magivortojn por ŝipkonstruado.
  • Dekoka kanto.- Väinämöinen boatas al norda junulino Annikki. Ŝi petas juvelojn al la frato forĝisto Ilmarinen dum ŝi preparas al li saŭnon kaj poste vestojn. Li veturas norden serĉi virinon per sledo kaj koincide same Väinämöinen per ŝipo. Ili venas al Pohja-mastro kaj mastrin´ de Nordo. La filino malakceptas la riĉan sed maljunan Väinämöinen.
  • Deknaŭa kanto.- Al Ilmarinen la patrino postulas plugadon, ĉasi urson kaj lupon, kapti ezokon. Li sukcesas kaj ricevas fianĉinon.
  • Dudeka kanto.- Por la nupto oni buĉas enorman bovon kaj oni faras bieron (bierfarado). Oni invitas ĉiujn escepte kverelema Ahti Lemminkäinen.
  • Dudekunua kanto.- Riĉa alveno de la fianĉo; Väinämöinen kantas.
  • Dudekdua kanto.- Adiaŭo de la ĵusedzino. Estas ĉefe timoj pro estonta vivo ĉe bofamilio, sed ankaŭ antaŭvido de riĉo.
  • Dudektria kanto.- Konsiloj por edzinoj, hejmtaskoj (dommastrumado). Rakonto de maljuna malfeliĉega eks-edzino kiu suferis hejman kontraŭvirinan ĉikanadon kaj agreson.
  • Dudekkvara kanto.- Konsiloj al edzo por bone trakti sian edzinon, kaj okaze de frapado frapi diskrete. Ilmarinen kaj la edzino foriras.
  • Dudekkvina kanto.- Ili alvenas hejmen. Bonvenon de la bopatrino al la fianĉino. Festeno. Vainamoinen kantas: laŭdo de mastro (domkonstruado) kaj mastrino, de gvidanto, gvidantino kaj popolo.
  • Dudeksesa kanto.- La neinvitita Lemminkäinen volas iri al la festeno de Nordo. Panjo avertas. Li superas aglon, fajron, lupon, urson, barilon el serpentoj pere de magio.
  • Dudeksepa kanto.- Li ne estas bonvena, oni servas al li malbone. Magia defio, glava defio kaj Lemmi senkapigas la mastron de l' Nordo.
  • Dudekoka kanto.- Fuĝo de Lemmi, konsiloj de l` patrino.
  • Dudeknaŭa kanto.- Lemmi venas per ŝipo al insulo, amindumas virinojn. Nova fuĝo; kiam li revenis hejmen, trafis la patrinan hejmon detruita.
  • Trideka kanto.- Aligo de kompano Tiera. Batalo de Ahti kontraŭ Frosto. Ili sentas ke ili povas mortiĝi tiom for kaj revenas hejmen.
  • Tridekunua kanto.- Frata milito inter Kalervo kaj Untamo. El Kalervo restis nur nepo Kullervo, kiu iĝas timata minaco. Li evitas murdoklopodojn kaj fuŝas la menditajn taskojn: li estas vendita al forĝisto Ilmarinen.
  • Tridekdua kanto.- La edzino sendas la sklavon Kullervo paŝtigi bovojn (brutobredado). Alvoko al dioj kaj feaĵoj por protekti bovojn.
  • Tridektria kanto.- Veoj de Kullervo kaj venĝoj, disigas la bovojn al predantoj kaj portas lupojn kaj ursojn en aspekto de bovoj al edzino de Ilmarinen kaj tiuj murdas ŝin.
  • Tridekkvara kanto.- Kullervo fuĝas kaj vagas: retrovas la gepatrojn, sed ne fratinon.
  • Tridekkvina kanto.- Kullervo fuŝas taskojn ĉe gepatroj, seksallogas solecan junulinon, kiu rezultas la fratino (incesto) kaj sinmortigas.
  • Trideksesa kanto.- Kullervo, kolera, iras militekstermi Untamon. Dume lia familio mortiĝas. Reveninte kun sento de kulpo pro fratinamoro li sin mortigas: duobla memmortigo.
  • Trideksepa kanto.- Mankas al Ilmarinen la edzino kaj faras virinon el oro, arĝento ktp., sed aperas ŝafino, ĉevalino kaj finfine virino. Li kuŝas kun ŝi sed ŝi malvarmas, tiele li donacas "ŝin" al Väinämöinen sed tiu ne ŝatas oron.
  • Tridekoka kanto.- Ilmarinen reiras peti knabinon al Louki, mastrin' de Nordo sed akceptas nek patrino nek filino. La rabas ŝin kaj ensorĉas ŝin en mevo.
  • Trideknaŭa kanto.- Ilmarinen kaj Väinämöinen intencas iri Norden ŝteli muelilon Sampon. Survoje Väinämöinen navigigas boaton kiu plendis por militiro (navigado). Ili akceptas survoje Lemminkäinen.
  • Kvardeka kanto.- La boato fiksiĝas sur enorma ezoko. Väinämöinen kaptas ĝin per glavo. El la kapo faris muzikilon, nome kantelo.
  • Kvardekunua kanto.- Ĉiuj bestoj kaj feaĵoj venas aŭdi Väinämöinen kiu ploras kaj klangulo plukas liajn larmojn kiuj iĝis perloj.
  • Kvardekdua kanto.- La triopo rabas la Sampon kaj fornavigas. Väinämöinen venkas nebulon, monstron kaj ŝtormon, sed perdas la kantelon.
  • Kvardektria kanto.- Louhi persekutas ilin kaj dum batalo la Sampo disrompiĝas kaj dronas.
  • Kvardekkvara kanto.- Väinämöinen konstruas novan kantelon kaj ludas kaj kantas por ĉiuj.
  • Kvardekkvina kanto.- Malsanoj naskiĝas el trolfilin' de Tuoni. Kontraŭ tiuj, funkcias magio, saŭno kaj dihelpo (medicino).
  • Kvardeksesa kanto.- Pri urso. Ĉasado kaj mita deveno.
  • Kvardeksepa kanto.- Luohi ŝtelas sunon kaj lunon (lumo) kaj Ukko kreas novajn sparkojn, kiujn glutis fiŝoj.
  • Kvardekoka kanto.- Oni faras reton el lino. Finfine oni kaptas la ezokon kiu glutis la lumon, sed tiu fuĝas bruligante arbarojn. Oni malpliigas fajron per neĝo.
  • Kvardeknaŭa kanto.- Plue mankas lumo, ĉar ĝi estas Norde. Väinämöinen iris serĉi ĝin, venkas glave nordanojn sed lumo restas en ŝtono. Forĝisto Ilmarinen forĝas ilojn por kapti Louhi, kiu fuĝas; kaj luno kaj suno elrokiĝas.
  • Kvindeka kanto.- Marjatta, virga knabino, glutas beron kaj gravediĝas. Neniu helpas kaj ŝi naskas je ĉevalspirado; la bebo perdiĝas kaj troviĝas marĉe (finnigo de mito de Virgulino Maria). Adiaŭo de Väinämöinen.
  • Finvortoj.- Adiaŭo de la kantinto, kiu "reŝlosas" sian kanton kaj invitas novulojn daŭrigi, ĉar eĉ post morto de unuopaj kantistoj, kantado ne ĉesos fluadi :[5]
Malgraŭ ĉio, mi nun plugis sulkon por kantontoj novaj,
skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon.
Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas
al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj, lertaj bardoj
inter la gejunularo, kiu nun kaj post mi kreskos.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
  • Postprezento (de Vilho Setälä) en la dua eldono de la esperanta versio: Pri finna popolpoezio, pri ŝamanismo, pri traduko de Joh. Edv. Leppäkoski, pri aŭtoro de bildoj Akseli Gallen-Kallela, pri la unua eldono de la esperanta versio kaj pri la dua eldono de la esperanta versio (de Harri Laine). Lingvaj kaj etnografiaj klarigoj. Vortklarigoj (kun bildoj).

Metro[redakti | redakti fonton]

La Kalevala estas verkita en kvartrokeoj, kun cezuro inter la du hemistikoj. La versoj observas la ĉi-subajn regulojn:

  • En la unua piedo, la longoj de silaboj estas liberaj; la unua piedo povas enhavi tri aŭ eĉ kvar silabojn.
  • Unusilaba vorto ne estas permesata ĉe fino de verso.
  • Pro la cezuro inter la hemistikoj, kvarsilaba vorto ne povas ekzisti en la mezo de la vero.
  • La lasta silabo de ĉiu verso ne povas havi longan vokalon.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Studo por la fresko "Ilmarinen pluganta la Kampon de Viperoj" de Akseli Gallen-Kallela.

La ĉefa rolulo el la Kalevala estas Väinämöinen, ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas de la norda popolo la magian muelejon Sampo.

Aliaj roluloj, kelkaj el kiuj havas proprajn ĉapitrojn, estas Seppo Ilmarinen, heroa ferprilaboristo, kiu kreas la ĉielan kupolon, la Sampo-on, kaj pli; La Virinaĉo de la Nordo, ŝamana matriarko de popolo rivala al tiu el la Kalevala, kiu foje tiras la sunon kaj lunon el la ĉielo; Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, kiu donas sian fratinon al li kiam tiu unua malgajnas en kantkonkurso; la venĝema, sindetrua Kullervo, naskita kiel sklavo, kiu freneziĝas kaj poste mortigas sin; kaj la bela sed aroganta Lemminkäinen, kies patrino devas tiri lian kadavron el la Rivero de Morto kiu fluas tra Tuonela kaj revivigi lin, simile al la mito de Osiris.

Kalevala en arto[redakti | redakti fonton]

Kalevala poste forte tuŝis arton en Finnlando, kaj inspiris i.a. la komponiston Jean Sibelius, la modernan poeton Paavo Haavikko, la pentriston Akseli Gallen-Kallela, la esperantan poeton Kálmán Kalocsay kaj multajn aliajn. Kaj ekster Finnlando, J.R.R. Tolkien diris ke Kalevala estis unu el liaj fontoj kiam li verkis Silmarilionon (The Silmarillion). Ĝi ankaŭ iĝis fonto por fantast-novelo "The Wall of Serpents" (La Serpenta Muro) de la usonaj verkistoj L. Sprague De Camp kaj Fletcher Pratt, kaj de pluraj sciencfikciaj romanoj de la finn-usona Emil Petaja.

Kalevala ekzistas ankaŭ en bela Esperanta traduko de Johan Edvard Leppäkoski, eldonita en 1964 en la serio Oriento-Okcidento, kun dua eldono en 1985 por festi la 150-jaran jubileon de la malnova Kalevala.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asplund, Anneli; Sirkka-Liisa Mettom (Oktobro 2000). "Kalevala: the Finnish national epic". [1] Alirita la 9an de Julio 2016.
  2. Vento, Urpo. "The Role of The Kalevala" (PDF). [2] Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 9an de Julio 2016.
  3. William A. Wilson (1975) "The Kalevala and Finnish Politics" Journal of the Folklore Institute 12(2/3): pp. 131–55
  4. Kalevala Society. "Kalevala, the national epic". Alirita la 15an de Aŭgusto 2010.
  5. 5,0 5,1 Elias Lönnrot, Kalevala, el la finna tradukis Johan Edvard Leppäkoski, ornamis Akseli Gallen-Kallela, 2-a eld. Esperanto-Asocio de Finnlando, Helsinki 1985, ISBN 951-9005-51-X

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]