Aleksandr Jegorov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Jegorov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1883 (1883-10-13)
en Buzuluk
Morto 23-an de februaro 1939 (1939-02-23) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo tombejo Donskoje
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater école militaire de Kazan
Familio
Edz(in)o Galina Egorova
Okupo
Okupo politikistooficiro • milita komandisto
vdr

Aleksandr Iljiĉ JEGOROV (ruse Александр Ильич Егоров) (13-an de oktobro, 188322-an de februaro 1939) estis soveta militistara komandanto, prominenta viktimo de la Stalin-a Granda purigo.

Jegorov naskiĝis en kamparana familio, proksime al Samara en centra Rusio. Li eksoldatis en 1901, iĝis oficiro en 1905. Dum la unua mondmilito li batalis kiel leŭtenanto-kolonelo.

Li membriĝis en la Socialista Revolucia Partio, poste rekonis la bolŝevikan puĉon kaj iĝis komandanto de la Ruĝa Armeo.

Dum la Rusa enlanda milito, Jegorov batalis kontraŭ la Blanka Gvardio, poloj (Pola-bolŝevika milito).

Li estis militistara konsilanto por Ĉinio en 1925-26. En 1935 li estis unu el la kvin marŝaloj de la Sovetunio, inter kiuj Kliment Voroŝilov.

Li estis rehabilitita post morto de Stalin, fare de Hruŝĉov.