Aleksandra Fedotova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandra Fedotova
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1977 (1977-05-23) (46-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksandra FEDOTOVA (ruse Александра Федотова; naskiĝis la 23-an de majo 1977) estas rusia esperantistino, loĝanta en Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio).

Ekde la 1-a de oktobro 2003 ĝis la 21-a de novembro 2004 ŝi profesie laboris kiel oficisto de la Ĉeboksara Esperanto-Centro. Tiun laboron ŝi forlasis pro elektiĝo kiel prezidanto de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ŝi prezidis la Asocion ĝis decembro de la jaro 2005, kiam Alina Vasiljeva estis elektita.