W. E. B. DuBois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
W. E. B. DuBois
Persona informo
William Edward Burghardt Du Bois
Naskiĝo 23-an de februaro 1868 (1868-02-23)
en Great Barrington
Morto 27-an de aŭgusto 1963 (1963-08-27) (95-jaraĝa)
en Akrao
Tombo Osu Castle vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko AtlantaGanaoBerlino vd
Ŝtataneco UsonoGanao vd
Alma mater Universitato FiskUniversitato HarvardHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Hajdelbergo • Harvard College • Searles High School vd
Partio Socialisma Partio de Usono vd
Subskribo W. E. B. DuBois
Familio
Edz(in)o Nina Gomer Du Bois • Shirley Graham Du Bois vd
Infanoj Nina Yolande Du Bois vd
Parencoj Othello Burghardt vd
Profesio
Okupo historiisto • romanisto • filozofoverkistosociologo • socia laboristo • homrajta aktivulo • fotisto • poeto • aŭtobiografo • publikigistoinstruistoĵurnalisto • arthistoriisto • ekonomikisto vd
Laborkampo civitanaj rajtoj vd
Doktoreca konsilisto Gustav von Schmoller • Albert Bushnell Hart vd
Verkado
Verkoj The Souls of Black Folk ❦
John Brown ❦
Black Reconstruction ❦
Dusk of Dawn ❦
The Philadelphia Negro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Edward Burghardt DUBOIS (naskiĝis la 23-an de februaro 1868 en Great Barrington, Usono, mortis la 27-an de aŭgusto 1963 en Akrao, Ganao) estis afro-usona verkisto, historiisto, sociologo[1], akademiano kaj aktivulo pri homaj rajtoj, konsiderita kiel la patro de panafrikanismo[2]. Li ankaŭ estis gvidanto de la movado por civilaj rajtoj en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

W. DuBois naskiĝis en Masaĉuseco kaj iĝis la unua afrik-usonano, kiu gajnis doktoran diplomon de la prestiĝa Universitato Harvard. Poste dum multaj jaroj li studis la vivojn de afrik-usonanoj kaj uzis sociologiajn metodojn por kompreni la problemojn de tiu grupo.

Li instruis en kelkaj universitatoj, sed ankaŭ fariĝis unu el la plej rimarkindaj politikaj aktivuloj por la afrik-usonanoj. Li estis brila oratoro kaj verkisto.

Li estis kunfondinto en 1905 de la Niagara Movado. Poste en 1909 tio fariĝis NAACPNational Association for the Advancement of Coloured People (Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Nigraj Personoj). Li estis redaktoro de la influhava gazeto de NAACP ĝis 1934, kiam li rezignis.

Li malkonsentis kun la aliaj gravaj aktivuloj Booker T. Washington kaj Marcus Garvey. Washington kredis, ke la nigruloj devis batali por ekonomia plibonigo kaj Garvey subtenis la ideon, ke la nigruloj reiru al Afriko. Du Bois kredis, ke la nigruloj devis batali ne nur por ekonomika egaleco kun la blankuloj, sed ankaŭ rajtas havi la samajn civilajn rajtojn. Du Bois pli kaj pli seniluziĝis kun kaj nigra kapitalismo kaj Usono. En 1961 li aniĝis en la Komunista Partio de Usono kaj en la sama jaro migris al Ganao, kie lia amiko Kwame Nkrumah iĝis ĉefministro kaj post la proklamo de la respubliko unua prezidanto. En la lastaj jaroj de sia vivo li laboris pri la Encyclopedia Africana, kies dua eldono (2005, redaktita de Henry Louis Gates, Jr. kaj Kwame Anthony Appiah) enhavas 3 500 temojn en kvin volumoj.

En 1992, Usono honoris lin kun portreto sur poŝtmarko.

Plej gravaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • The Suppression of the Slave Trade (1896)
  • The Philadelphia negro (1899)
  • The Souls of Black Folk (1903)
  • John Brown (1909)
  • Quest of the Silver Fleece (1911)
  • The Negro (1915)
  • Darkwater (1920)
  • The Gift of Black Folk (1924)
  • Dark Princess (1928)
  • Black Folk: Then and Now (1939)
  • Dusk of Dawn (1940)
  • Color and Democracy (1945)
  • The World and Africa (1947)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Internacia Premio Lenin "Por plifortigo de paco inter popoloj" (1959)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David Levering Lewis: W.E.B. Du Bois. Biography of a Race, 1868–1919. Holt, Novjorko, 1993, ISBN 0-8050-2621-5. Gajninto de la premio Pulitzer en la jaro 1994 en la kategorio Biografioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) W. E. B. Du Bois: Mein Weg, meine Welt. Dietz, Berlino, 1965, p. 368.
  2. (germana) W. E. B. Du Bois: Mein Weg, meine Welt. Dietz, Berlino, 1965, paĝoj 325–327.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Paul Panda Farnana