Mikola Zerov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikola Zerov
Persona informo
Мико́ла Костянти́нович Зе́ров
Naskiĝo 14-an de aprilo 1890 (1890-04-14)
en Zinkiv
Morto 3-an de novembro 1937 (1937-11-03) (47-jaraĝa)
en Sandarmoĥ
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Sandarmoĥ vd
Lingvoj ukrainalatinaantikva greka vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Q4348927 vd
Familio
Gefratoj Dmitriy Konstantinovich Zerov • Mikhailo Orest vd
Edz(in)o Sofia Zerova vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • klasika filologo • universitata instruisto • literatursciencisto • verkisto vd
Aktiva dum 1912– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mikola Zerov

ZEROV Mikola ukraine Микола Зеров (1890-1937) estis filologo, literatura esploristo, poeto kaj tradukisto.

Li naskiĝis en Zinkivo (nuna Poltava provinco) en familio de instruisto. En elementa lernejo lia samklasano estis fama ukraina humuristo Ostap Viŝnja. Li finis 1-an kijivan gimnazion, en Kijiva Universitato studis literaturon. Li instruis la latinan, ukrainologion, redaktis literaturajn revuojn. De 1923 li estis profesoro de Kijiva instituto de popola klereco. Krome li kompilis "Antologion de romia poezio" (1920), "Novan ukrainan verkistaron" (1924), nur en 1925 verkis 17 literatur-kritikajn artikolojn. 1935 arestita apud Moskvo kaj ekzelita al Solovki-insularo pro "la kontraŭ-revolucia agado"; mortpafigita en 1937.

Li estis unu el la plej talentaj poetoj, kiuj apartenis al nov-klasikuloj, sonet-verkisto. Tradukis de latina kaj la franca; en ekzilo, laŭ onidiroj, fintradukis "Enejidon" de Vergilio.

16 liajn sonetojn esperantigis Kris Long.