Emily Loizeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emily Loizeau
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1975 (1975-02-07) (49-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Manon Loizeau
Okupo
Okupo kantaŭtoro • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.emilyloizeau.com
vdr

Emily LOIZEAU [emili lŭazo] (naskiĝis la  7-an de februaro 1975(nun 1975-02-07) (49‑jara)) estas franca kantistino, kantverkistino, kaj komponistino.

Biografieto[redakti | redakti fonton]

Emily komencis lerni piano-ludadon kiam ŝi estis ĉirkaŭ 5-jara, kaj poste trairis longan klasikan muzikan studadon antaŭ ol dediĉi tri jarojn al teatro, interalie kiel asistantino de komponisto kaj reĝisoro Georges Aperghis.

Fine de la jaro 2001, Emily decidas ĉefe dediĉiĝi al kanzono. Krom muzikistino, ŝi fariĝos ankaŭ kantverkistino.

Dank'al angla patrino, Emily estas de angla-franca deveno kaj verkas en ambaŭ lingvoj. Ŝi samtempe estas inspirata de Georges Brassens, Bob Dylan kaj The Beatles. Krom Bach kaj Franz Schubert, ŝi ankaŭ amas Renaud ekde kiam ŝi estis 11-jara, kaj poste estas influata de Tom Waits, Nina Simone kaj Randy Newman.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

1-a albumo[redakti | redakti fonton]

  • 2005: La folie en tête
 1. Balthazar
 2. La folie en tête
 3. Leaving You
 4. Mon petit doigt
 5. Boby chéri
 6. L'âge d'or

2-a albumo[redakti | redakti fonton]

  • 2006: L'autre bout du monde
 1. L'autre bout du monde
 2. Boby chéri
 3. Voilà pourquoi
 4. Je ne sais pas choisir
 5. Jasseron (duope kun Frank Monnet)
 6. I'm Alive
 7. Sur la route
 8. Je suis jalouse
 9. Comment dire
10. Zool
11. Leaving You
12. London Town (duope kun Andrew Bird)
13. L'âge d'or
(kaŝita: pianoludo)
Ekstra video pri album-farado de "L'autre bout du monde"

3-a albumo[redakti | redakti fonton]

  • 2009: Pays Sauvage
 1. Pays Sauvage
 2. Fais battre ton tambour
 3. Tell me that you don't cry
 4. Sister
 5. La dernière pluie
 6. Songes
 7. Coconut Madam
 8. La femme à barbe
 9. Princess and the Toad
10. Ma maison
11. In our dreams
12. Dis-moi que tu ne pleures pas
13. Le coeur d'un géant
14. La photographie

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Laŭreato de premio de la "Fondation La Poste"
  • 2005: Premio SACEM en "Festival Chorus des Hauts-de-Seine", en aprilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]