Ana Carolina Reston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ana Carolina Reston
Personaj informoj
Naskonomo Ana Carolina Reston Macan
Naskiĝo 4-an de junio 1985 (1985-06-04)
en San-Paŭlo
Morto 14-an de novembro 2006 (2006-11-14) (21-jara)
en San-Paŭlo
Kaŭzo de morto Anoreksio
Ŝtataneco Brazilo
Profesio manekeno
v  d  r
Information icon.svg

Ana Carolina Reston Macan (Jundiai, Brazilo, 4-an de junio 198415-an de novembro 2006) estis brazila fotomodelino.

Ŝi naskiĝis en socie mezklasa familio en Jundiai, proksime al Sao Paulo. Ŝi laboris por modelagentejoj kiel Ford, Elite kaj L'Equipe kaj en landoj kiel Ĉinio, Turkio, Meksiko kaj Japanio.

Ŝi pezis nur 40 kilogramojn kaj estis enhospitaligita ekde la 25-a de oktobro pro reno-malfunkcio kaŭzita de anorexia nervosa. Ŝia korpa funkciado pli kaj pli malboniĝis, kaj ŝi mortis en aĝo de 21 jaroj.

Ŝi timis sian profesion kaj tiel manĝis lastatempe nur pomon kaj tomaton. Ŝia morto kaŭzis internacian diskuton pri la model-profesio kaj uzo de la korpomasa indico (BMI) en konkuroj kaj modoprezentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]