El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Schuman sur germana poŝtmarko
Robert SCHUMAN [ŝUman ] naskiĝis la 29-an de junio 1886 en Luksemburgo , la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo .
Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles , kiu situas tuj apud Metz , en la departemento Moselle , en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo ).
Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado , precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950 .
Li nun estas Servisto de Dio en la Katolika Eklezio - do jam komenciĝis kanona proceso por la beatproklamo.
Datreveno de deklaro de Schuman pri unuiĝo de Eŭropo estas festata kiel Eŭropa tago
La patro de Robert Schuman, Jean-Pierre Schuman (1837 -1900 ) naskiĝis kiel franco luksemburgparolanta en Evrange , lorena vilaĝo apud la franc-germana limo . En 1871 , post la aneksado de Loreno far la germanoj, li fariĝis germano.
Lia patrino , Eugénie Duren (1864 -1911 ), estis Luksemburganino, naskita en Bettembourg ; ŝi havigis al si la germanan ŝtatanecon dum sia edziniĝo kun Jean-Pierre Schuman.
Kvankam li naskiĝis en Clausen , en ĉirkaŭurbo de Luksemburgo (kie lia naskiĝdomo ankoraŭ nuntempe staras), Robert Schuman estis denaska germano.
Ministro pri financoj de la unua registaro de Georges Bidault (de la 24-a de junio ĝis la 16-a de decembro 1946 )
Ministro pri financoj de la unua registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de januaro ĝis la 22-a de oktobro 1947 )
Ministro pri financoj de la registaro de Paul Ramadier (de la 22-a de oktobro ĝis la 24-a de novembro 1947 )
Ĉefministro de la unua registaro Robert Schuman (de la 24-a de novembro 1947 ĝis la 26-a de julio 1948 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro André Marie de la 26-a de julio ĝis la 5-a de septembro 1948 )
Ĉefministro de la dua registaro Robert Schuman , Ministro pri Eksterlandaj Aferoj (de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1948 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Henri Queuille (de la 11-a de septembro 1948 ĝis la 28-a de oktobro 1949 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Georges Bidault (de la 29-a de oktobro 1949 ĝis la 2-a de julio 1950 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de Henri Queuille (de la 2-a ĝis la 12-a de julio 1950 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de René Pleven (de la 12-a de julio 1950 ĝis la 10-a de marto 1951 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la tria registaro Henri Queuille (de la 10-a de marto ĝis la 11-a de aŭgusto 1951 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la dua registaro de René Pleven (de la 11-a de aŭgusto 1951 ĝis la 20-a de januaro 1952 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la unua registaro de Edgar Faure (de la 20-a de januaro ĝis la 8-a de marto 1952 )
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la registaro de Antoine Pinay (de la 8-a de marto 1952 ĝis la 8-a de januaro 1953 )