Murasaki Shikibu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murasaki Shikibu
Persona informo
紫式部
Naskonomo 藤原 香子
Naskiĝo 30-an de novembro 969 (0969-11-30)
en Heian-kyo
Morto 30-an de novembro 1099 (1099-11-30) (130-jaraĝa)
en Heian-kyo
Lingvoj japana vd
Alma mater sen valoro vd
Familio
Patro Fujiwara no Tametoki vd
Patrino Fujiwara no Tamenobu's daughter vd
Edz(in)o Fujiwara no Nobutaka vd
Infanoj Daini no Sanmi vd
Profesio
Alia nomo Mouraçaki Shikibou vd
Okupo honordamo • romanisto • poeto • verkisto • taglibristo • filozofo vd
Laborkampo poezioromano vd
Verkado
Verkoj Genĵi monogatari ❦
La Taglibro de Damo Murasaki ❦
Poetic Memoirs vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Murasaki Shikibu [ŝikubu] (紫 式部 ĉirkaŭ 973 en Kioto - ĉirkaŭ 1014 en Kioto aŭ 1025) estis japana romanisto, poeto kaj servistino ĉe la japana imperia kortego dum la Heian-epoko[1]. Ŝi estas konata kiel la aŭtoro de La Rakontaro de Genĵi, verkita ĉirkaŭ la jaro 1003.

"Murasaki Shikibu" ne estis ŝia vera nomo; ŝia vera nomo ne estas konata[2]. Laŭ sia taglibro (verkita inter 1007-1010), ŝi estis kromnomata sinjorino "Murasaki" ("purpura") en la kortego, nomo de rolulo en La Rakonto de Genĝi (Genĵi monogatari). En ŝia taglibro ŝi priskribas la kortegajn ĉiutagaĵojn dum moŝtino vidvina imperiestrino Ĝoto (上東門院).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Murasaki skribintus tri verkojn.

  • Murasaki Shikibu nikki (紫 式 部 日記) estas taglibro kiun ŝi komencis verki en la aŭtuno de 1008. Tiu taglibro kovras du jarojn de la tempo de Murasaki kiel kortega sinjorino ĉe la dua edzino de la imperiestro kaj ĝia centra temo estas la naskiĝo de la filo de la imperiestro kaj la multaj grandiozaj ceremonioj ĉe la kortego lige kun ĝi. Detalaj kaj vivecaj priskriboj de ĉirkaŭaĵoj kaj homoj donas interesan scion pri la vivo ĉe la imperiestra kortego en la deka-jarcenta Japanio.
  • Kolekto Murasaki Shikibu estas kolekto de 128 poemoj, kiu aperis post ŝia morto.
  • Genĵi Monogatari (Rakontaro de Genĝi) estas la plej grava kaj konsiderata kiel majstroverko.

Rakontaro de Genĝi[redakti | redakti fonton]

Murasaki Shikibu

La Rakontaro de Genĝi (Genĵi monogatari) estas dividita en 54 malsamajn librojn, kaj konsistas el 795 malsamaj poemoj. Ĝi estas klasikaĵo en la japana literaturo. Yosano Akiko tradukis Genji Monogatari al moderna japana lingvo. Tiu libro estas unu el la unuaj kaj plej famaj romanoj en la monda historio .

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rakontaro de Genĝi, Parto unu[3], prozo tradukita al Esperanto estas la unua volumo (el kvar) de ĉefverko de la frua japana literaturo kaj unu el la unuaj romanoj en la mondo (11-a jarcento).

La Rakonto de Genĝi (Genĵi monogatari) estas la plej grava epika verko de la japana literaturo. Tiu romano estis verkita verŝajne inter 1001 kaj 1005 aŭ ĝis 1010. La romano temas ĉefe pri amrilatoj de princo Genĝi. Princo Genĝi estis la ekstergeedza filo de imperiestro, kaj la teksto temas pri liaj rilatoj en kortumo. Oni supozas, ke la lastajn ĉapitrojn verkis alia persono aŭ ŝi iĝis pli budaisma.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Japana literaturo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Rodd, Laurel Rasplica. "Murasaki Shikibu." World Book Advanced. World Book, 2013.
  2. (en) Bargen, Doris G. "Murasaki Shikibu." Encyclopedia of Modern Asia. Karen Christensen and David Levinson, eds. New York: Charles Scribner's Sons, 2003. Biography in Context.
  3. (eo) Murasaki Shikibu, Rakontaro de Genĝi, Parto I, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, Hioki, 2020, eld. Belmonto