Protagoro el Abdero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protagoro de Abdero
(485 a. K. - 411 a. K.)
Interparolo de Demokrito kaj Protagoro, pentraĵo de la 17-a jarcento far Salvator Rosa (1615-1673), Muzeo Ermitejo
Interparolo de Demokrito kaj Protagoro, pentraĵo de la 17-a jarcento far Salvator Rosa (1615-1673), Muzeo Ermitejo
Persona informo
Naskiĝo 485 a. K.
en Abdero, Trakio, Grekio
Morto 411 a. K.
en Ionia Maro
Mortis per drono vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Protagoro (greke Πρωταγόρας; ĉ -485-411) estis helena antaŭsokrata filozofo, kaj estas konsiderata kiel unu el la sofistoj de Platono. En sia dialogo Protagoro, Platono diras ke li estis la inventisto de la rolo de la profesia sofisto, aŭ instruisto de virto.

Protagoro naskiĝis en Abdero, Trakio, en Antikva Grekio. Li estis fama kiel instruisto kiu priparolis temojn ligitajn al virto kaj politika vivo. Li apartiĝis de aliaj instruistoj kiu pridiris specifan praktikan trejnadon pri retoriko kaj diskurso. Anstataŭ li emis formi rezonitan komprenon tre ĝenerale, pri vasta gamo da homaj fenomenoj (ekzemple: lingvo kaj edukado). Li ankaŭ ŝajnis interesiĝi pri la ĝusta uzo de vortoj.

Lia plej fama de relativismo citaĵo estas: "Homo estas la mezuro de ĉio: de aferoj estas, tiuj estas; kaj aferoj ne estas, tiuj ne estas." Kiel multaj fragmentoj de la antaŭsokratuloj, ĉi tiu frazo hodiaŭe estis pasita al ni sen iu ajn kunteksto, kaj la signifo estas malferma al interpreto.

Protagoro ankaŭ estis fama proponanto de agnostikismo. En perdita eseo, Pri la Dioj, li verkis: "Pri la dioj, mi ne povas scii ĉu ili ekzistas aŭ ne, aŭ kia ili estas, ĉar la obskureco de la subjekto, kaj la mallongeco de homa vivo."

Diogeno Laertio, aliflanke, skribis ke Protagoro inventis la "sokratan" metodon.[1][2]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jarratt, Susan C. Rereading the Sophists: Classical Rhetoric Refigured. Carbondale and Edwardsville: Southern Illinois University Press, 1991., p 83.
  2. Sprague, Rosamond Kent, The Older Sophists, Hackett Publishing Company (ISBN 0-87220-556-8), p. 5.