Jenifer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenifer
Jenifer, 2012
Jenifer, 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Jenifer Yaël Dadouche Bartoli
Naskiĝo 15-an de novembro 1982 (1982-11-15) (41-jaraĝa)
en Nico
Edz(in)o Thierry Neuvic
Deveno Nice,  Francio
Ĝenroj Franca varieteo, pop-muziko
Profesio Kantistino
Aktivaj jaroj 2001 - nun
Eldoninto Mercury, Universal
Retejo www.jenifer.com.fr
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Thierry Neuvic
Amkunulo Yodelice
Okupo
Okupo kantistoaktorokomponisto • voĉaktoro • kantaŭtoro
TTT
Retejo https://www.inlive-store.com/jenifer-n9/
vdr

JENIFER [ĝenifer], realnome Jenifer DADOUCHEJenifer YAËL DADOUCHE-BARTOLI (naskiĝis la  15-an de novembro 1982(nun 1982-11-15) en Nice) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 1".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenifer venas el modesta medio. Ŝia patro estas Franco el Nord-Afriko kaj ŝia patrino estis naskita en Parizo de korsika patrino kaj belga patro.

En 1997, ŝi partoprenas televid-elsendon "Graines de star" (sub la nomo "Jenifer Bartoli"), sed tio montriĝas malsukceso. Ŝi tiam decidas iri al Parizo kaj prezentiĝas en 2001 al la selektado de nova televid-elsendo "Star Academy": ŝi estas akceptita kaj fariĝas la unua gajninto. Ŝia vivo draste ŝanĝiĝas. Post sekva turneo kun la partoprenintoj, ŝi denove turneas sole de oktobro 2002 ĝis januaro 2003 kaj kantas en renoma varietea teatro "Olympia".

Al ŝia unua albumo "Jenifer", kiu vendiĝis en 900,000 ekzempleroj, kunlaboris interalie Marc Lavoine (Nos points communs). Poste ŝi estis nomumita en "Victoires de la musique 2003" kaj Johnny Hallyday invitis ŝin dum sia datrevena turneo en 2003 por interpreti duope Je te promets ĉiuvespere en stadionoj. Ŝi vivas kun Maxim Nucci, verkisto-komponisto, de kiu ŝi naskis la 5-an de decembro 2003 infanon nomitan Aaron.

Ŝia dua albumo "Le passage", estas pli melankolia sed ankaŭ pli pop-roka. Kunlaboris Calogero, bando Kyo kaj Marc Levy. Tiu albumo ankaŭ fariĝas granda sukceso: ĝi estas disko de platino ĉar ĝi vendiĝas en ĉ. 600,000 ekzempleroj. Poste Jenifer daŭrigas per turneo de pli ol 90 datoj, el kiuj kvar plenplenaj "Zénith" kaj du plenplenaj "Olympia" en Parizo.

En oktobro 2005, la kantistino aperigas sian unuan live albumon: "Jenifer fait son live", kiu fariĝas disko de oro post malpli ol unu jaro.

Ŝi partoprenas ĉiujare ekde la jaro 2003 popularan spektaklon "Les Enfoirés" profite al bonfara organizaĵo Restoracioj de l' koro.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Jenifer, 2005.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002: J'attends l'amour
  • 2002: Au soleil
  • 2002: Des mots qui résonnent !
  • 2003: Donne-moi le temps
  • 2004: Ma révolution
  • 2004: Le Souvenir de ce jour
  • 2005: C'est de l'or
  • 2005: Serre-moi
  • 2007: Tourner ma page
  • 2008: Comme un hic
  • 2008: Si c'est une île
  • 2010: Je danse
  • 2011: L'Envers du Paradis
  • 2011: L'amour fou
  • 2012: Sur le fil
  • 2012: L'amour & moi

Videografio[redakti | redakti fonton]

  • 2005: "Jenifer Fait Son Live" (DVD)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]