Grandaj Anticipoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Great Expectations
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1861
Eldonejo Chapman and Hall
Trajtoj
Ĝenro Bildungsroman
Loko de rakonto LondonoKent
vdr

Grandaj Anticipoj (angle: Great Expectations) estas formadromano (Bildungsroman, romano rakontanta la disvolviĝon de la protagonisto) de Charles Dickens, kiu unue aperis felietone en All the Year Round (Tra la tuta jaro) de decembro 1860 ĝis aŭgusto 1861. La eventoj de la rakonto okazas de Kristnaska antaŭtago, 1812, kiam la protagonisto estis ĉirkaŭ sepjaraĝa, ĝis vintro 1840.[1]

Grandaj Anticipoj estas la historio de la orfo Pip rakontata de la protagonisto laŭ duon-aŭtobiografia stilo kiel rememoro de ties vivo de la fruaj tagoj de lia infanaĝo ĝis jarojn post kiam la ĉefaj konfliktoj de la rakonto jam solviĝas en plenkreskaĝo. La rakonto estas duon-aŭtobiografia ankaŭ pri Dickens, kiel ankaŭ estas aliaj liaj rakontoj, profitante de liaj spertoj pri vivo kaj homoj.

Intriga enkonduko kaj superrigardo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio dividiĝas en tri stadiojn de la vivanticipoj de Pip. La unua anticiparo ricevas 19 ĉapitrojn, kaj la aliaj du po 20 ĉapitrojn en la 59-ĉapitra verko. En iuj eldonoj, la ĉapitra nombrado rekomenciĝas per Ĉapitro Unu en ĉiu anticiparo, sed la originala eldono kaj la plejo de nuntempaj eldonoj nombras la ĉapitrojn sinsekve de unu ĝis 59. Ĉe la fino de ĉapitroj 19 kaj 39 legantoj formale estas rimarkigitaj ke ili jam atingas la finon de stadio de la anticipoj de Pip.

Dum la unua anticiparo, Pip vivas humilan ekziston kun sia koleriĝema pli aĝa fratino kaj ŝia forta sed milda edzo, Joĉjo. Pip kontentas je tiu vivo kaj varmaj amikoj ĝis dungas lin amara riĉulino, f-lino Haviŝam, kiel foja kunulo por ŝi kaj ŝia bela sed snobeca filino, Estella. De tiam, Pip aspiras forlasi sian simplan vivon kaj esti ĝentlemano. Post jaroj kiel kunulo por f-lino Haviŝam kaj Estella, li pasigas pliajn jarojn kiel metilernanto ĉe Joĉjo, ke li povu kreskiĝi kun vivtenivo laborante kiel forĝisto. Tiu vivo subite renversiĝas kiam lin vizitas Londona advokato, s-ro Jaggers, kiu informas Pipon, ke li heredas la Grandan Anticipaĵon de impona propraĵo kaj ke li trejniĝu esti ĝentlemano laŭ la peto de anonima bonfarulo.

Dum la dua stadio de la anticipoj de Pip li troviĝas en Londono, lernante la detalojn pri tio esti ĝentlemano, havadi repetitorojn, fajnajn vestaĵojn, kaj aniĝi al fajna socio. Ĉiam honeste manlaborinte por siaj enspezoj kiam li estis pli juna, li nun estas vivtenata de malavara monasignaĵo, kiun li ofte pretervivas. Li lernas kongrui al la nova medio, kaj spertas ne nur amikecon, sed ankaŭ rivalecon trovante sin en la samaj socicirkloj kiel Estella, kiun ankaŭ amindumas multaj aliaj viroj, aparte iu Bentley Drummle, kiun ŝi favoras. Dum alproprigo de la fizikaj kaj kulturaj normoj de sia nova statuso, li ankaŭ alproprigas la klassintenojn kiuj ĝin kuniras, kaj kiam Joĉjo venas viziti Pip-on kaj ties amikon kaj samĉambranon Herbert por liveri gravan mesaĝon, Pip tiel embarasiĝas je la needukitaj manieroj de Joĉjo, ke li randas malamikecon, spite al tio, ke Pip insiste diras amon kaj amikecon por Joĉjo. Fine de tiu stadio, Pip prezentiĝas je sia bonfarulo, kio denove ŝanĝas lian mondon.

En la tria kaj lasta stadio de la anticipoj de Pip lia vivo ŝanĝiĝas de la artefarite subtenata mondo de liaj supraklasaj streboj kaj enkondukas lin al realaĵoj kiujn li devas trakti, fronte de moralaj, fizikaj kaj financaj defioj. Li lernas surprizajn verojn kiuj dubindigas la valorojn kiun li iam tiel entuziasme brakumis, kaj trovas ke li ne plu povas rekapti multajn gravajn aferojn kiun li jam tiel senzorge forlasis. La aktuala fino de la rakonto malsamas al la originala intenco de Dickens, en kiu la fino kongruis kun la malgajaj renversoj de la fortunoj de Pip kiuj tipis en la lasta anticiparo. Oni persvadis Dickens-on ŝanĝi la finon al io pli akceptebla al la preferoj de liaj legontoj en tiu erao, kaj ĉi tiun "novan" finon oni eldonis, kaj nun oni konsideras ĝin definitiva.

Dickins faris Pip-on aŭtoro kaj unuapersona rakontanto de tiu historio de siaj vivspertoj, kaj la tuta rakonto kompreniĝas kiel retrospektivo, anstataŭ ol as-tempa rakonto aŭ taglibro. Tamen, kvankam Pip "scias" kiel ĉiuj eventoj en la historio elturniĝos, li uzas nur tre subtilan antaŭombradon tiel ke ni ekscias pri eventoj nur kiam kaj kiel Pip eksciis. Pip ja uzas, tamen, la perspektivon de la amaraj de li lernitaj lecionoj por acide komenti pri diversaj siaj agoj kaj sintenoj en sia pli frua vivo.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La jena prezento sekvas la karakterojn, okazaĵojn kaj intrig-linion en la originala romano de Dickens. Multaj detaloj povas malsami al iu aŭ alia filmita versio, inkluzive la finon. Iujn karakterojn oni modifas, malgravigas, aŭ ellasas eĉ en la "pli bonaj" ekranigaj provoj, pro la limigoj de tempo aŭ la vizicelo de la reĝisoro.

La unua stadio de la anticipoj de Pip[redakti | redakti fonton]

Simpla sed honesta vivo

  • La familio de Pip, kaj liaj prospektivoj: Pip estas juna orfo kiun kreskigas lia plenkreskiĝinta fratino, akra kaj sinkompata virino kiu edzinas al la afabla kaj simpla vilaĝa forĝisto, Joĉjo Gargery, kiu faros Pip-on sia metilernanto kiam tiu taŭgaĝos. Ŝi ofte plendas, ke la obeema Pip estas al ŝi sendanka ŝarĝo, kiun ŝi kreskigas "mane" per la propraj laboroj kaj pro la bono de sia koro, sed Pip sensas la ironian signifon de "mane" kaj imagas, ke ŝi "kreskigas" sian edzon, Joĉjo, per la sama mano.[2] Joĉjo sentas specialan empation kun Pip ĉar, kvankam Joĉjo tre amas sian edzinon, ĉiam aludata kiel "s-rino Joĉjo", li kaj Pip kune timas ŝian humoron kaj ŝiajn admonadon, koleremon kaj riproĉadon.
  • Pip afablas al konviktito.
  • Pip konatiĝas ku f-lino Havasham kaj Estella perdante sian kontentecon.
  • Pip dungiĝas kunuli kun f-lino Haviŝam kaj enamiĝas al Estella.
  • Pip fariĝas forĝista metilernanto de Joĉjo.
  • La kunulado kun f-lino Haviŝam kaj Estella ĉesas.
  • Post kvar jaroj de metilernado Pip ekscias pri siaj "grandaj anticipaĵoj" esti ĝentlemano. - ĉapitro 18
  • Pip folasas hejmon, familion, kaj f-lino Haviŝam. - ĉapitro 19
"JEN LA FINO DE LA UNUA STADIO DE LA ANTICIPOJ DE PIP."

La dua stadio de la anticipoj de Pip: Estonti ĝentlemano.[redakti | redakti fonton]

  • Pip alvenas Londonon. - ĉapitroj 20-21
  • Pip lernas detalojn pri la Haviŝamoj. - ĉapitroj 22-
  • Pip konatiĝas kun Herbert, Mateo Pocket kaj ilia familio. - ĉapitroj 22-24
  • Pip konatiĝas kun siaj kamaradaj studentoj kaj kun s-ro Wemmick. - ĉapitroj 25-26
  • Joĉjo alvenas Londonon kun mesaĝo. - ĉapitroj 27-28
  • Pip vizitas f-linon Haviŝam kaj surpriziĝas. - ĉaptro 29
  • Pip revenas sian urbeton kaj poste Londonon. - ĉapitroj 30-31
  • Estella alvenas Londonon. - ĉapitroj 32-33
  • S-rino Joĉjo mortas. - ĉapitroj 34-35
  • Pip plenkreskiĝas kaj projektas helpi Herberton. - ĉapitroj 36-37
  • Pip turmentiĝas je ĵaluzo super Estella pro rivaloj, precipe Drummle. Pip kaj Estella kelkfoje vizitas f-linon Haviŝam. - ĉapitro 38
  • Vizitas Pip-on baldaŭ post lia 23-a naskiĝtago la konviktito al kiu li antaŭlonge afablis. Iompostiom Pip konstatiĝas ke tiu estas lia bonfarulo, kio tre malplaĉas. Pip konsciiĝas, ke f-lino Haviŝam lin trompis. - ĉapitro 39
"JEN LA FINO DE LA DUA STADIO DE LA ANTICIPOJ DE PIP."

La tria stadio de la anticipoj de Pip: Alfrontadi realecon kaj ties sekvoj[redakti | redakti fonton]

  • La idento de la bonfarulo konfirmiĝas, danĝeroj pezentiĝas. - ĉapitro 40
  • Pip konsiliĝas kun Herbert kion fari. - ĉapitro 41
  • La konviktito rakontas sian historion, kaj ke li antaŭe amikis kun Compeyson, kiu lin perfidis. - ĉapitro 42
  • Pip serĉas Estella-n kaj revizitas la domon Satis (f-lino Haviŝam), trovante Estella-n jam tie. ĉapitroj 43-44
    • Li spertas malagrablan renkontiĝon kun Drummle.
    • Pip deklaras amon al Estella, spitante ŝian kontraŭavertojn. Li agnoskas tion senespera.
    • Estella diras, ke ŝi edziniĝos al Drummle.
    • Pip revenas Londonon kaj ricevas averton de Wemmick ne iri hejmen.
  • La konviktito endanĝeriĝas. - ĉapitro 46
    • Herbert kaŝas la konviktiton ĉe Clara Barley.
    • Pip konstante timas la malamikojn de la konviktito.
  • Pip ekdivenas la patrinon de Estella en la servistino de s-ro Jaggers. - ĉapitro 48
  • Pip kaj Herbert provas fuĝigi la konviktiton el Anglio, sed dume ili renkontas Compeyson.
  • La konviktito kaj Compeyson batalas kaj la konviktito denove malliberiĝas.
  • Pip konsentas rezigni je siaj anticipoj pro la konviktito.
  • La konviktito malsaniĝas, ofte vizitiĝas de Pip, kaj mortas.
  • Pip malsaniĝas, resaniĝas, kaj nun celas edziĝi al Bidinjo, sed tro malfrue.
  • Pip decidas nelukse labori kun Herbert.
"JEN LA FINO DE LA TRIA STADIO DE LA ANTICIPOJ DE PIP."

La fino[redakti | redakti fonton]

En la unua versio Estella edziniĝas kun kuracisto post la morto de la atencema Drummle.

La dua versio ambiguecas, kaj Pip hazarde renkontas kun la vidvina Estella, kaj ili reamikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gravaj roluloj en "Grandaj Anticipoj"[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dickens ofte uzis rolulojn kiuj aperas poste en liaj romanoj pli grave rolantaj ol estis evidenta ĉe siaj unuaj aperoj, kaj tio aparte veras en ĉi tiu romano. La subaj rolul-skizoj priskribas la gravajn ŝanĝiĝantajn rolojn, do malkaŝas gravajn sekretojn de la intrigo. Ne legu ilin krom se vi deziras tiun sekretojn malkaŝitaj.

Pip, la protagonisto, kaj lia familio[redakti | redakti fonton]

  • Philip Pirrip, alnome Pip — Orfo, kaj la protagonisto, Pip estis trejnota kiel forĝisto, malsupera, sed lerta kaj honesta profesio, sed strebas superiĝi super sia klaso renkontinte kun Estella Haviŝam.
    • Handel — Pip, alnomata fare de Herbert Pocket, ekde ilia unua renkontiĝo.
  • Joĉjo Gargery — Bofrato de Pip, kaj lia unua patro-figuro (? en:father figure). Joĉjo reprezentas la malriĉan sed honestan vivon kiun Pip malakceptas.
  • S-rino Joĉjo Gargery — Plenkreska fratino de Pip, kiu lin kreskigas post la mortoj de siaj gepatroj, sed kiu konstante plendas pri la ŝarĝo, kiu estas Pip al ŝi. Koleriĝema virino, s-rino Joĉjo incitas Joĉjon defendi ŝian honoron kontraŭ Orlick, submajstra forĝisto de Joĉjo, kiu sekrete atakas ŝin por revenĝo, kio iamfine kondukas al ŝia morto.
  • S-ro Pumblechook — Onklo de Joĉjo, sintruda fraŭlo kiu diras al s-rino Joĉjo, ke ŝi tre noblas kreskigi Pip-on, kaj kiu Pip-on malestimas. Ĉar li unue konatigis Pip-on kun s-rino Haviŝam, li ĉiam poste pretendis esti la originala arĥitekto de la bona fortuno de Pip.

F-lino Haviŝam kaj ŝia familio[redakti | redakti fonton]

  • F-lino Haviŝam — Riĉa oldfraŭlino kiu alprenas Pip-on kiel kunulon, kaj kiun oni opiniigis al Pip esti lia bonfarulo. F-lino Haviŝam tion ne malhelpas, ĉar ĝi taŭgas al ŝiaj propraj malicaj planoj.
  • Estella Haviŝam — Adoptita filino de f-lino Haviŝam, kiun amindumas Pip tra la romano. Estella reprezentas la vivon de riĉo kaj kulturo al kiu Pip strebas. Ĉar ŝian kapablon ami viron (aŭ iun ajn se temas pri tio) jam ruinigis f-lino Haviŝam, ŝi ne povas reciproki la pasion de Pip. Pri tio ŝi oftfoje avertas Pip-on, sed li malvolas aŭ malpovas ŝin kredi.
  • Arturo (Haviŝam) — Duonfrato de f-lino Haviŝam, kiu sentis sin maljuste traktita en la heredaĵo de sia patro pro ties prefero sian filinon. Kun Compeyson li komplotis prifriponi f-linon Haviŝam de grandaj monsumoj per tio gajni ŝian fidon per promeso pri edziniĝo al Compeyson. La memoro pri tiu komploto ĉagenas Arturon; li malsaniĝas kaj mortas delirante kaj imagante, ke ankroraŭ vivanta f-lino Haviŝam ĉeestas en lia ĉambro kaj venas lin mortigi. Arturo mortis jam antaŭ la komenco de la romano, kaj Pip lernas pri la afero nur per priskribo fare de Magwitch.
  • Herbert Pocket — membro de la familio Pocket, supozataj heredontoj de f-lino Haviŝam, kiujn Pip unue renkontas kiel "pala juna ĝentlemano" ĉe f-lino Haviŝam kiam ambaŭ estis infanoj. Li estis la filo de Mateo Pocket, repetitoro de Pip pri la artoj "ĝentlemanaj", kaj dividas kun Pip sian apartamenton en Londono, fariĝante firman amikon de Pip, partoprenonte la feliĉojn kaj ĉagrenojn de Pip.

Karakteroj el la junaĝo de Pip[redakti | redakti fonton]

  • La Konviktito — eskapinto el prizonŝipo, kiun Pip afable traktas, kaj kiu poste elturniĝos lia bonfarulo, ĉe kiu tempo lia vera nomo riveliĝas Abel Magwitch, sed kiu konatas kiel Provis kaj kiel s-ro Campbell en partoj de la romano por kaŝi sian identecon.
    • Abel Magwitch — denaska nomo de la konviktito.
    • Provis — nomo uzata de Abel Magwitch kiam li revenas Londonon, por kaŝi sian identecon.
    • S-ro Campbell — nomo uzata fare de Abel Magwitch post kiam malkovras lin en Londono lia malamiko.
  • S-ro Wopsle — La komizo de la kirko en la urbeto de Pip. Li poste rezignas preĝejan laboron kaj transloĝiĝas al Londono por provadi sian ambicion esti aktoro.
    • S-ro Waldengarver — La sceneja nomo (en:stage name) kiun surprenas s-ro Wopsle kiel aktoro en Londono.
  • Bidinjo — La nepino de la praavino de s-ro Wopsle; la praavino estras vesperan lernejon en la vilaĝo de Pip kaj Bidinjo fariĝas instruisto de Pip. Bonkora kaj inteligenta juna virino kaj, simile al Pip kaj Estella, orfino, ŝi estas la malo de Estella. Pip malagnoskas la evidentan amon de Bidinjo al li dum li senfrukte amindumas Estella-n. Poste konstatinte la eraron de siaj vivelektoj, li revenas pretendi Bidinjon sia fianĉino, kaj trovas ke ŝi edziniĝis al Joĉjo Gregory.

La advokato kaj lia cirklo[redakti | redakti fonton]

  • S-ro Jaggers — Elstara advokato en Londono kiu reprezentas la koncernojn de diversaj klientoj, kaj kriminalaj kaj civilaj. Li reprezentas la bonfarulon de Pip kaj aldone estas la advokato de f-lino Haviŝam. Jam ĉe la fino de la historio, lia advokata praktikado estas la komuna elemento tuŝanta multajn karakterojn.
  • S-ro (Johano) Wemmick — Komizo de Jaggers, nomata nur "s-ro Wemmick" kaj "Wemmick", krom fare de sia patro, kiu mem aludiĝas per "La Olda Patro", "La Olda P.", aŭ simple per "La Oldo". Wemmick estas la ĉefa peranto de Pip ĉe Jaggers kaj ĝenerale prizorgas Pip-on en Londono.
  • Molinjo — Servistino de s-ro Jaggers, kiun li savis de la pendumilo pro murdo. Ŝi malkaŝiĝas esti la antaŭa edzino de Magwitch, kaj la natura patrino de Estella.

Antagonistoj de Pip[redakti | redakti fonton]

  • Compeyson (familinomo) — alia konviktito, kaj malamiko al Magwitch. Profesia fripono, li antaŭe estis edziĝonto de f-lino Haviŝam, kaj estis kunkomplotanto kun Arturo defraŭdi f-linon Haviŝam de ŝiaj riĉaĵoj. Li persekutas Magwitch-on kiam li lernas, ke tiu troviĝas en Londono kaj iamfine mortas batalante lin.
  • "Dolge" Orlick — Submajstra forĝisto ĉe la forĝejo de Joĉjo Gargery. Forta, malĝentila kaj malafabla, li estas tiom kruda kiom Joĉjo estas milda kaj bonkora. Liaj rankoroj igas lin fari agojn kiuj minacas siajn vivdezirojn, sed pro kiuj li kulpigas aliulojn. Iamfine li trovas sin en pugnobatalon kun Joĉjo pro la incitado de s-rino Joĉjo kaj facile venkiĝas. Tio ekigas graviĝantan eventoĉenon kiu kondukas lin sekrete kaj aĉe vundi s-rino Joĉjo kaj iamfine provi mortigi Pip-on.
  • Bentley Drummle — Malkultura neinteligenta juna viro kies solaj rekompencaj meritoj estas tio, ke li estas titol-heredonto kaj tio, ke lia familio riĉas. Pip renkontas lin ĉe s-ro Pocket, ĉar ankaŭ Drummle trejnotas ĝentlemanumi. Drummle malafablas al Pip kaj al ĉiuj. Li konkurencas kontraŭ Pip por la korsentojn de Estella kaj iamfinas edzinigas ŝin.
    • "La Araneo" — Moknomo de Drummle fare de s-ro Jaggers.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gravaj lokoj en Grandaj Anticipoj[redakti | redakti fonton]

La fizika situo[redakti | redakti fonton]

  • Rochester, Kent kaj ĉirkaŭa kamparo — lokalo de la infanaĝa hejmo de Pip.
  • Londono kaj ĝia ĉirkaŭo dum la frua 19-a jarcento — ĉefa loko de la eventoj de la plenkreska vivo de Pip.

Realaj lokoj menciitaj[redakti | redakti fonton]

  • La Marĉoj — Malsekejoj ĉe la bordoj de la estuaro de la Rivero Thames en Kent proksime al la knabecaj hejmo kaj urbeto de Pip.
  • La KorpegojPrizon-ŝipoj ankritaj apud la marĉoj tenantaj malliberulojn transportotaj al Aŭstralio kiel punado.
  • Malgranda Britio — Kvartalo de Malnova London kun mallarĝaj stratoj kaj loko de la oficejo de s-ro Jaggers.
  • Prizono Newgate — Antikva prizono proksime al la oficejo de sr-o Jaggers, kie oni tenas malliberaj kaj ekzekutas krimulojn.

Fikciaj lokoj en Kent[redakti | redakti fonton]

  • La Forĝejo — laborloko kaj hejmo de Pip kaj ties familio. En la forĝejo mem lia anstataŭa patro Joĉjo Gargery laboras kiel majstra forĝisto. Pip poste laboras tie kiel lia metilernanto.
  • Domo Satis — ankaŭ konata kiel Manora Domo, la ruiniĝinta domego de f-lino Haviŝam kie ŝi loĝas kun sia adoptita filino Estella, kaj kie Pip servas dum jaroj kiel ŝia kunulo.
  • La Tre Ĝojaj Barĝistoj — La drinkejo (en:public house, publika domo) kaj kunvenejo de la urbeto de Pip.
  • La Blua Virporko — Hotelo en la hejmurbeto de Pip.

Fikciaj lokoj en Londono[redakti | redakti fonton]

  • Hotelo de Barnard — Kaduka apartamentaro en Londono kie Pip dividas apartamenton kun Herbert Pocket.
  • La Kastelo — Ornamita hejmo de Wemmick, kie li loĝas kun sia patro kaj gastigas Pip-on.
  • La Templo — Loko de la domoj al kiuj transloĝas Pip kaj Herbert, kaj kie Pip renkontas sian bonfarulo.

Komparado al la aliaj verkoj de Dickens[redakti | redakti fonton]

Estas tre malmulta interkonsento inter legantoj pri tio, kiu el la romanoj de Dickens estas la plej bona, sed hodiaŭ Grandaj Anticipoj ofte troviĝas proksime al la supro de tiaj listoj. Tio kontrastas kun la fino de la 19-a jarcento, kiam la aŭtoro George Gissing, en sia studaĵo pri la verkoj de Dickens, devis memorigi la legantojn pri la intrigo de Grandaj Anticipoj pro tio, ke ĝin oni grandparte malagnoskis kompare al liaj aliaj verkoj. La manko de populareco de la romano baldaŭ post ĝia verkiĝo kaj ĝia pli grava statuso hodiaŭa eble ŝuldiĝas al tio, ke ĝi estas la malplej "Dickens-eca" el inter ĉiuj liaj libroj. La kutimaj groteskaj karakteroj karakterizaj al multaj liaj libroj estas pli malfrapaj kaj kredeblaj en ĉi romano. La libro estas zorge intrigizita kaj malpli epizoda ol multaj aliaj rakontoj de Dickens kun la ŝanĝiĝanta vidpunkto kaj perceptado pri la mondo ĉirkaŭanta la centran karakteron kiel grava elemento de la rakonto. Okazis akademia reinteresiĝo, aparte fare de Usonaj kritikistoj, komenciĝanta en la 1940-aj jaroj, kio de tiam metis ĝin en la kanonon de ofte legataj lernejaj tekstoj.

La karaktero de Pip akre kontrastas kun la titol-karakteroj en tiaj libroj kiaj Nikolao Nickleby kaj Oliver Twist. En tiuj romanoj, la ĉefaj karakteroj estas pli simple bildigitaj kaj la ĉirkaŭaj karakteroj multege pli interesas. Pip, aliflanke, komenciĝas kiel plaĉa, sed simpla infano, sed evoluas en sufiĉe malsimpatian karakteron poste en la romano. Dickens enlogas la leganton sekvadi la fortunojn de la evoluanta Pip de ties infanaĝo — fako en kiu Dickens estas rekonata majstro — en iom snoban kaj malplaĉan malakceptindan adoleskanton kaj poste en ties finan reformadon. Kvankam li eble ne ŝatus tion konfesi, Dickens mem estis tre klara modelo por la personeco de Pip. Spite al havi grandan korinklinon por la malriĉuloj kaj subprematoj kaj al deziri plibonigi ties kondiĉojn, Dickens sentis sin supera al tiuj. Kion li perceptis hontinda persona ligo al la malriĉaj pli frue en sia vivo, tio faris lian deziron distanciĝi de ili pli forta, kaj tio speguliĝas en la historio de Pip.

La fino de la romano estas alia mezuro pri la diferenco disde la aliaj romanoj de Dickens. Ĝi ankaŭ multe influas la interpreton fare de la leganto pri la tuta historio. Dickens originale verkis malfeliĉan finaĵon por la romano, kiu estis, tamen, kongrua al la temo de la libro. Dickens malofte faris tion kaj ja tio estis tre malordinara ĝenerale inter viktoriaj romanoj. Post konsiliĝoj kun amikoj kaj kamaradaj romanistoj Wilkie Collins kaj Edward Bulwer-Lytton li reverkis pli esperecan finon, kiun oni uzadis en ĉiuj postaj eldonoj. Multaj kritikistoj konsideras la unuan finon pli kongrua al la moraleco de la antaŭiranta historio, sed la duan finon oni agnoskas pli bona laŭ stila vidpunkto. Tamen ambaŭ finoj estas maltipaj kompare al liaj aliaj libroj kaj malkaŝas necerton aŭ ambivalencon en la menso de la aŭtoro pri tio, kiel devus finiĝi la verko.

Simile al multaj verkoj de Dickens, Grandaj Anticipoj kritikiĝis pro troa vortuzado. [mankas fonto] Tio eble rilatas al la fakto, ke li estis pagata je felietonero (kion oni ofte miskomprenas kiel pagado je vorto). Eblas, ke la felietona maniero ja kondukis al pli vortoza stilo ol alie estus uzata.[3]

Filmaj, televidaj, aŭ teatraj adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Similaj al multaj aliaj romanoj de Dickens, Grandaj Anticipoj plurfoje filmiĝis:

Ĉefa artikolo: Grandaj Anticipoj (filmo)

Artida (en:spin-off) filmo bildigas la aventurojn de Magwitch en Aŭstralio:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) Meckier, Jerome Dating the Action in Great Expectations: A New Chronology.
  2. angle God Bless The Child That's Got His Own Arkivigite je 2006-12-14 per la retarkivo Wayback Machine, fare de Elaine O'Toole
  3. Was Dickens really paid by the word?. The Dickens Project - Dickens FAQ. Arkivita el la originalo je 2006-07-19. Alirita 2006-06-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Perretaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Stud-gvidiloj[redakti | redakti fonton]