Christian Kramp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Kramp
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1760 (1760-07-08)
en Strasburgo
Morto 13-an de majo 1826 (1826-05-13) (65-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj francagermanalatina
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Strasburgo
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr
Analyse des réfractions astronomiques et terrestres, 1799

Christian Kramp naskiĝis en la 8-a de julio 1760 en Strasbourg kaj mortis en la 13-a de majo 1826 en la sama urbo. Li estis matematikisto precipe pri faktorialo.

Lia patro estis profesoro. Kramp studis medicinon, post diplomo, li praktikis tion. Tamen li interesiĝis pri multaj aliaj fakojn kaj krom tre multaj medicinaj verkoj, li prezentis laboron pri kristalografio en 1793. En 1795 Francio aneksis maldekstran riverbordon de Reno, kaj li iĝis profesoro en Köln, instruante matematikon, kemion kaj fizikon.

Kiel Bessel, Legendre kaj Gauss, Kramp laboris pri la generala faktoriala funkcio kiun li aplikis al neentjeraj nombroj. Tiuj laboroj estas nedependaj de tiuj de Stirling kaj Vandermonde. Li estis la unua kiu uzis la simbolon n!.