David Hume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Hume
Persona informo
David Hume
Naskiĝo 26-an de aprilo 1711 (1711-04-26)
en Edinburgo
Morto 25-an de aŭgusto 1776 (1776-08-25) (65-jaraĝa)
en Edinburgo
Tombo Old Calton Cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Familio
Patro Joseph Hume, 10th of Ninewells vd
Patrino Katherine Falconer vd
Gefratoj John Hume, 11th of Ninewells vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofoekonomikistobibliotekistohistoriisto • eseisto • verkisto vd
Laborkampo filozofiometafizikoepistemologiofilozofio de mensoetikopolitikoestetikofilozofio de la religiohistorioeseoekonomiko vd
Aktiva en Skotlando vd
Verkado
Verkoj Enketo pri Homa Kompreno ❦
Enketo pri la Principoj de Moraloj ❦
La Historio de Anglio ❦
Traktato pri Homa Naturo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La statuo de David Hume. Edinburgo, Skotlando.

David HUME [dejvid hju:m] (naskiĝis 1711 en Edinburgo, mortis la 25-an de aŭgusto 1776, sameloke) estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li puŝis la analizon de Locke kaj Berkeley al ĝia logika sed absurda rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Klerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Hume loĝis en Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktaĵo de Homa Naturo (1740). Simpligita versio de ĝia unua parto poste fariĝis lia fama Pri Homa Kompreno (1748).

Dum 1754 - 1762, Hume verkis historion de Anglio kiu, spite de eraroj, fariĝis la norma verko pro ĝia pura stilo.

En 1763, Hume revenis al Parizo por esti sekretario al al brita ambasado. Tie li renkontis Rousseau kaj ili amikiĝis. Poste Hume helpis Rousseau rifuĝi en Britio.

Hume eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkaŝa ateisto. Hodiaŭ sur la TTT li estas unu el la plej popularaj filozofoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Hume estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li eĉ dubis la ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la suno morgaŭ superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel kredo ĝi ne estas bazita sur logikoracio. Multe de nia "scio" pri la mondo estas de simila ŝablono: kaŭzo kaj fizika leĝo nure priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj kunaĵoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la reguleco kaj kutimeco kiun ĝi hazarde havas.

En la deka ĉapitro de Pri Homa Kompreno, Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aŭ eraro ol la vero.

Hume estis skolano de empiriismo, skolo fondita de Locke. Sed la empiriismo de Hume fariĝis efektive skeptikismo. Hume diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj logiko. Multaj homoj opiniis, ke li estis ateisto, sed efektive li estis skeptikemulo, kiu argumentis, ke eble ia kreinto de la universo ekzistas. Tamen ni homoj ne povas eĉ ekscii ion ajn pri la karaktero de tia kreinto. Oni devas rigardi la kreiton por peni ekscii ion ajn pri la kreinto, kaj tia rigardo levas dubojn pri siaj moralaj celoj. Tamen kelkaj homoj opinias, ke David Hume estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto ĝis morto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

David Hume levis la problemon de estas kaj devus esti en sia Traktato de Homa Naturo.

La problemo de estas kaj devus esti, kiel elparolita de David Hume, aperas kiam oni asertas pri tio, kio devus esti, baze de nur tio, kio estas. Hume konkludis, ke ŝajnas, ke ekzistas grava diferenco inter pozitivaj asertoj (pri tio, kio estas) kaj preskribaj aŭ normaj asertoj (pri tio, kio devus esti), kaj ke ne estas memevidente, kiel oni povas kohere iri de priskribaj asertoj al preskribaj asertoj. La leĝo de Hume aŭ la gilotino de Hume estas la tezo ke, se rezonanto nur havas aliron al ne-moralaj kaj ne-taksipovaj faktaj premisoj, la rezonanto ne povas logike konkludi la veron de moralaj asertoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]